Paĝo:La Esperantisto - Novembro 1889.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Esperanto kaj Volapük.
(Daŭrigo.)

Kio estas Volapük? Ĝi estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo komprenas kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi. Ĝi estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos!! Nenian alian econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas, kaj sinjoro Schleyer eĉ ne trovis necese peni doni al sia lingvo iajn ecojn, per kiuj ĝi povus faciligi la komunikiĝojn internacian! „La tuta mondo ellernu Volapük’on“, diris sinjoro Schleyer, „kaj (nelegebla teksto)i alportos al la mondo grandegan utilon!“ Kaj multaj obeis tiun ĉi vokon, ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi! Kaj antaŭvidante, kian grandegan utilon la Volapük alportos al la mondo, se la tuta mondo ĝin akceptos, la amikoj de sinjoro Schleyer jam kun entuziasmo nomas lin la plej granda genio de l’homaro! Sinjoroj, ĉu vi efektive ne vidas, kiel ridinda ĝi estas? Ja ĉia lingvo, eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo grandegan utilon, se la tuta mondo ĝin akceptos! Kial do oni bezonis elpensi Volapük’on? Ĉu malmulte da lingvoj estas en la mondo? Ĉu efektive, sinjoroj Volapükistoj, vi estas tiel naivaj aŭ tiel blindigitaj de entuziasmo, ke vi ne vidas, ke la tuta malfacileco de la demando, super kiu la homaro laboras jam tiel longe, estas en la trovado de tia lingvo, kiu per si mem ebligus la komunikiĝojn internaciajn, kaj ne de tia lingvo, kiu povus fariĝi tutmonda, se la tuta mondo ĝin akceptos?

Kion do Volapük per si mem enhavas tutmondan kaj per kio ĝi faciligas la la komunikiĝojn internaciajn?

Mi vane serĉis en la tuta libro de sinjoro Schleyer kaj mi nenion, absolute nenion trovis! Sed eble mi estas blinda, eble vi, sinjoroj, estis pli feliĉaj kaj trovis en la Volapük ian tutmondecon, — tiam estu tiel amindaj kaj montru ĝin al mi!

Kion la Volapükistoj povas respondi al mi? Absolute nenion, — ĉar Volapük enhavas absolute nenion tutmondan, kaj per ĝi oni povas kompreniĝi kun multe pli malgranda nombro da homoj ol per la lingvo de kiu ajn popolo de Afriko. Se Volapük estas lingvo tutmonda, en tiu okazo lingvoj povas esti dividataj nur en lingvoj tre tutmondaj, pli tutmondaj kaj plej tutmondaj. Se oni donos al vi vinon malbonan, vi povos pli malpli diri, en kio konsistas ĝia malboneco; sed se sub la