Paĝo:La Esperantisto - Novembro 1889.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nenian signifon. Feliĉe tiuj bonaj flankoj en la Volapük estas tiel malmultaj, ke mi ne bezonos multe turmenti per ili la leganton.

a) Ĉu la Volapük estas bonsona? Ne! Kiu legis nur malgrandan pecon en Volapük, devas ekkrii: fi, kiaj sovaĝaj sonoj! Se la lingvo Esperanto estus malbonsona, mi povus pravigi min per tio, ke mi ne povis krei la vortojn tute laŭ mia volo kaj arbitro, ke mi devis preni ilin laŭ certaj leĝoj, ke ili estu rekoneblaj; ke mi devis ilin subigi al diversaj aliaj gravaj reguloj kiuj faciligas la vortfaradon etc.; mi povus diri, ke mi devis oferi la agrablan pro la utila. Sed sinjoro Schleyer, kiun neniaj gravaj leĝoj ligis, kiu pri la komprenebleco de la vortoj ne zorgis kaj kreis la vortojn kiel li volis, — li povis almenaŭ tre facile krei lingvon tre agrablan kaj bonsonan! Tamen komparu pecon skribitan en Volapük kun peco skribita en Esperanto, kaj certe ne malfacile estos por vi diri kio estas pli bonsona.

b) Eble la Volapük estas facile elparolebla? Ĉar la sola leĝo por sinjoro Schleyer estis lia propra volo kaj se ia litero ne plaĉis al li, li ĝin kuraĝe elĵetis (ekzemple la gravan literon r), — tial li povis tre facile elĵeti el sia lingvo ĉian literon maloportunan. Tamen la tuta Volapük estas plena je la literoj ä, ö, ü, kiujn la plej granda parto de l’mondo neniel povas elparoli. Ankaŭ en la lingvo Esperanto ekzistas kelkaj sonoj, kiuj por kelkaj popoloj estas maloportunaj; sed ili restis en la lingvo. Tiel, ekzemple, multaj plendas la sonon ĵ; sed ne parolante jam pri tio, ke ĉe grandega amaso da vortoj prenitaj el la lingvo franca tiu ĉi sono estas necesa, ĝi efektive al neniu povas prezenti ian malfacilecon. Popolo, kiu elparolas la sonojn t kaj d, p kaj b, s kaj z, tre facile povas elparoli la sonoj ĵ, se ĝi havas la sonon ŝ; ĉar la sono ĵ estas farita el ŝ laŭ tiu sama leĝo, laŭ kiu b estas farita el p, z el s etc. Kaj ĉar preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj havas la sonojn s, z kaj ŝ