Paĝo:La Esperantisto - Novembro 1890.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
De la redakcio.

Kelkaj malfacilaĵoj, ne eviteblaj eĉ la transiro de gazeto el unuj manoj al aliaj kaj de malnova ordo al nova, kaŭzis unu malagrablan eraron de la No. 10 de nia gazeto. Pro kaŭzoj tute ne dependantaj de ni la numero eliris tre malfrue kaj en ĝia titolo mankis la vortoj „numero Julia“ kaj danke tiun ĉi mankon nia enkonduka artikolo fariĝis nekomprenebla kaj stranga. Nun ni jam faris ĉion por ke tiaj eraroj ne ripetiĝu. Sed por rompi unu fojon kun la malnova ordo kaj kun la konfuzoj ligitaj kun ĝi, ni decidis fari la jenon: ĝis Januaro ni eldonos nur la numerojn 11 kaj 12, tiel ke la dua jaro de l’ eldonado de (No. 13) komenciĝos de Januaro kaj la abonado nun povos esti kalkulata de Januaro ĝis Januaro. Jam de la No. 13 la numeroj elirados regule en la komenco de ĉiu monato kaj en grandeco duobligita.

Tiel tri monatoj perdiĝis kaj ne estas jam tempo realpeli ilin. Sed la abonantoj de tio ĉi nenion perdos, ĉar ĉiu ricevos tiom da numeroj, por kiom li pagis, nur anstataŭ Junia, Julia kaj Aŭgusta li ricevos la numerojn kun datoj de Oktobro, Novembro kaj Decembro. La abonantoj de tio ĉi nur gajnos, ĉar anstataŭ atendi ĝis la No. 16, nia gazeto akceptos sian novan plibonigitan formon jam de la No. 13a.



Pri la Ligo.

Kune kun la No. 5 de la „Esperantisto“ la abonantoj de tiu ĉi gazeto ricevis cirkuleron de la klubo Esperanta en Nurnbergo kun la sciigo, ke estas fondita Ligo internacia de Esperantistoj kaj estas elektitaj prezidanto, sekretario kaj kasisto, pri kies akceptado kaj sankciado oni petas la legantojn. La legantoj ekmiris, kaj baldaŭ komencis venadi demandoj kaj protestoj. La No. 6 de la „Esperantisto“ ŝajne alportis klarigon de tiu ĉi enigmo, donante en mia nomo Regularon de la Ligo, antaŭparolon al tiu ĉi Regularo kaj klarigan leteron pri la cirkulero Nurnberga. Tamen efektive la afero ĝis nun ankoraŭ tute ne estas klarigita. Kelkaj cirkonstancoj, ne dependantaj de ni, donis al la tuta afero alian karakteron ol ĝi devis havi, kaj ne pli frue ol hodiaŭ ni havas la okazon paroli pri la Ligo pli vaste.

Sciante, kiel grava en ĉia afero estas laborado kunigita, mi proponis en la No. 3 de la „Esperantisto“ fondi Ligon internacian de niaj amikoj. Kelkan tempon post la preso de mia propono mi trovis min persone en tia nedifinita situacio, ke mi ne sciis, kie kaj kiam mi devos loĝi kaj ĉu mi povos en la daŭro de kelka tempo aktive preni parton en nia afero. Tial, timante ke nia afero ne rompiĝu en la mezo, mi decidis rapidigi la kreiĝon de la Ligo kaj, ne perdante tempon, mi sendis al la redakcio de la „Esperantisto“ mian propran Regularon kune kun antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia rapidado. Ricevinte mian Regularon, la redakcio de la „Esperantisto“ dissendis sian nemotivitan cirkuleron pri la fondiĝo de la Ligo kaj pri la Provizora Komitato. La No. 6 alportis mian Regularon, sed tiu ĉi Regularo, subskribita de mia nomo, estis por mi mem ne malgranda surprizo, ĉar mi trovis en ĝi kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la afero tute alian fizionomion.

Tiuj ĉi malfeliĉaj ŝanĝoj estis pura blinda okazo. Por ke la legantoj ne pensu, ke la redakcio ilin faris en ia malbona intenco, mi diros antaŭ ĉio kelkajn vortojn pri la kaŭzoj de tiuj ĉi ŝanĝoj. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la redakcio ne bonaj kaj elvokis la timon, ke la Regularo estos ne bone akceptita aŭ tute ne efektivigebla. En ĉia alia tempo la redakcio kredeble skribus al mi sian opinion, mi responde klarigus al ĝi la signifon kaj la celon de la demandaj punktoj kaj ĉio fariĝus bone. Sed en la tiamaj cirkonstancoj la konsiliĝo devus okupi tro multe da tempo, kaj la tempo ŝajnis tre kara. Tial, por ne perdi tempon, la redakcio faris mem kelkajn ŝanĝojn en la punktoj, kiuj ŝajnis al ĝi ne bonaj; la redakcio povis ĝin fari kun tiom pli granda rajto, ke la ŝanĝoj je l’ unua rigardo efektive ŝajnis tre malgravaj kaj sensignifaj kaj povantoj havi nenian influon sur la komunan karakteron de la Regularo. Sed bedaŭrinde tiuj ĉi ŝanĝoj, je l’ unua rigardo tiel malgravaj, donis rezultaton tute neatenditan.

Mi ne analizos la tutan signifon de la faritaj ŝanĝoj, mi diros nur kelkajn vortojn pri ilia komuna karaktero. Verkante mian Regularon (kiun mi longe pripensadis), mi havis antaŭ la okuloj la specialan situacion, en kiu sin trovas la plej granda parto de niaj amikoj, kaj la sperton, kiun donis al mi mia trijara laborado en nia afero. Ne estante kaj ne povante ankoraŭ esti societo oficiala, havante siajn membrojn en diversaj landoj sub diversaj leĝoj kaj kondiĉoj, nia Ligo ne povis esti konstruita sur tiuj samaj principoj, kiel aliaj societoj. La ĉefaj principoj, sur kiuj mi fondis mian Regularon estis:

1) Nia lingvo, kiel ĉia alia lingvo, la plej bone devus esti tute libera kaj sendependa de ĉia leĝdonanta institucio kaj disvolviĝadi laŭ vojo natura; sed se ni jam transdonas la sorton de nia afero al ia institucio, ni povas ĝin fari nur tiam, kiam ni vidas, ke tiu ĉi institucio estas jam sufiĉe forta, ordigita kaj elprovita; ĉar alie ni riskas facilanime kaj malsaĝe detrui en unu tago la verkon, kiu kostis jam tiom multe