Saltu al enhavo

Paĝo:La Esperantisto - Septembro 1889.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Al la „Esperantisto“.

En bona hor’! Ni aŭdis la signalon,
Kaj bataleme saltas nia koro.
Konduku nin, komencu la batalon
Sub bona stelo, en feliĉa horo!

Amikoj de proksime, malproksime,
Salutas vin, ho nia luma stelo!
Konduku nin senhalte kaj sentime
Al nia granda, sankta, gloro celo!

Ne tre facila estos nia vojo
Kaj ne malmulte ankaŭ ni suferos,
Sed batalante kun plej granda ĝojo
Senhalte ni laboros kaj esperos.

For estas jam la baroj de l’ komenco,
L’ unua muro estas trarompita,
Kaj dolĉa estos nia rekompenco,
Kiam la celo estos alvenita!

Amiko.

Por la personoj, kiuj sin interesas je la literaturo de la lingvo Esperanto, ni donas tie ĉi la nomaron de ĉiuj verkoj pri tiu ĉi lingvo, kiuj eliris de la komenco ĝis hodiaŭ. (La unua verko estis eldonita en la fino de 1887.):