Paĝo:La Esperantisto - Septembro 1891.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La plej proksima estonteco.

En la No 8 de nia gazeto ni presis projekton de „Akcia Societo Esperantista“. Ni esperu, ke la „projekto“ baldaŭ fariĝos „fakto“; sed la tempo estas ankoraŭ tro mallonga, por ke ni nun povu jam scii la rezultatojn, kiujn nia projekto donis. Jam nun[1], kiel oni povis facile antaŭvidi, la vasta projekto elvokis de la flanko de kelkaj amikoj diversajn demandojn kaj dubojn tuŝante diversajn apartajn punktojn de la projekto. Staras tute ekster dubo, ke la principo de la projekto, t. e. la inteco fondi per komunaj fortoj fonton, kiu donadus almenaŭ 5000 rublojn ĉiujare por la vastigado de nia afero, nenie trovos ian kontraŭparolon. Kontraŭparoloj povas nur veni: 1) kontraŭ la konstruo kaj la programo de la Societo kaj kontraŭ diversaj apartaj detaloj; 2) kontraŭ la efektivigebleco de la Societo. La unua punkto, kiel ajn grava ĝi ŝajnas je l’unua rigardo, en efektivo ne havas grandan signifon. Ne parolante jam pri tio, ke la motivoj, kiuj ĝis nun estis prezentataj kontraŭ tiu aŭ alia detalo de la projekto, estas facile redefendeblaj, ni supozos eĉ, ke poste en la projekto eble estos trovitaj gravaj eraroj, kaj kontraŭ tia okazo ni rimarkas, ke la detaloj estos facile bonigeblaj kaj ŝanĝeblaj per la decidoj de la Societo mem. Nia programo devas nur difini la vojon por la unua tempo; sed la momento, kiam la Societo fondiĝos, la rajto de decidado en ĝiaj aferoj transiras al la membroj, kiuj per voĉdonado povas ŝanĝi ĉion, kion ili trovas nebona. Grave estas por ni nur fondi kolegaron, kiu prezentus sufiĉan komunan forton, por garantii la estontecon de nia afero; sed uzi sian propran forton en tiu aŭ alia maniero estas jam afero de la kolegaro mem. Kun tiu sama ĝojo, kun kiu ni vidus la efektiviĝon de nia projekto, ni salutus ankaŭ Societon kun ĉiu alia programo krei kaj finance certigi ian konstantan fonton por nia afero, ni salutus ĝin kun ĝojo, — tiom pli, kompreneble, neniu povus al akcia Societo malpermesi aranĝi siajn aferojn laŭ sia propra bontrovo.

Multe pli grava jam estas la dua punkto — la efektivigebleco. Ĉu ni havos nun sufiĉe da forto, por krei Societon en tiu mezuro, pri kiu ni parolis je tiu ĉi demando. Estas tute sendube, ke se ni povos atendi kaj elteni, la bezonata forto pli aŭ malpli frue kolektiĝos, ĉar ĉiu nova peco da tempo alportos al nia afero novajn amikojn kaj grandigos niajn fortojn. Ĉar la demando estas pure financa, tial la jesa respondo en nia kreskonta afero dependas nur de la tempo. Se la sufiĉa forto por krei nian Societon ne kolektiĝos en unu monato, ĝi kolektiĝos en du monatoj, en tri monatoj, en jaro, aŭ fine en kelkaj jaroj. Tamen ni ne povas senzorge lasi la respondon tute al la estonteco; ĉar se la efektiviĝo de la Societo tro prokrastiĝos (aŭ el kaŭzoj pure financaj, aŭ el neeblo tiel baldaŭ konsentigi la diversopiniajn partoprenontojn por ia unu difinita programo), tiam nia afero povus dume perei el manko de fortoj kaj el neeblo, finance sin teni. Sekve la prudento ordonas al ni: pacience atendi kaj kolekti iom post iom financajn fortojn por la fondota Societo, priparoli kaj peni alkonduki al ia konsento la diversajn opiniojn pri la konstruo kaj programo de la fondota Societo, sed — la plej grava — dume provizore certigi la regulan senhaltan iradon de nia afero ĝis la tempo, kiam la Societo fondiĝos. Ni esperu, ke la Societo fondiĝos jam post kelkaj monatoj, sed ni estu preparitaj ankaŭ por la okazo, se la fondiĝo eble prokrastiĝos tro longe.

Por provizore certigi la regulan iradon de nia afero en la plej proksima estonteco, t. e. ĝis la projektita Societo fondiĝos aŭ ĝis nia afero en ia alia maniero ricevos firman fundamenton sub la piedoj, ni agas en la sekvanta maniero:

Ni ellasos 200 „Kartojn Fondantajn“ kies celon kaj signifon oni povas vidi el la malsupre donita teksto de la kartoj mem. Nun ni nur turnas la atenton de niaj amikoj, ke ĉiu el tiuj 200 kartoj postulas de sia posedanto nur la pruntadon de tre sensignifa sumo de 1 rublo ĉiumonate; la kartoj sekve neniu ŝarĝos kaj dume ili tute certigos la estontecon de nia afero. Ni povus nin kontentigi je nur 150—160 kartoj, tamen ni ellasos la rondan sumon de 200, en la antaŭvido, ke eble parto de la posedantoj estos neakurataj en la pagado. Ni petas ĉiun el niaj amikoj skribi al ni kiel eble plej baldaŭ, ĉu li volas ricevi „kartojn fondantajn“ kaj kian nombron li volas ricevi. Kiam la nombro de la mendoj atingos la altecon de 200 kartoj, tiam ni presos la kartojn, dissendos ilin al la mendintoj kaj petos alsendi al ni pagon por la unua monato.

Ni atentigas ankaŭ, ke la sistemo de la kartoj fondantaj tute ne devas malhelpi al la fondiĝo de la projektita Akcia Societo, por kiu la sistemo de la kartoj estas nur provizora prepariĝo kaj ne io aparta kaj nova. La mendadon de la akcioj la amikoj povas kuraĝe daŭrigi en tiu sama alteco, en kiu ili volis ĝin fari antaŭ la sistemo de la kartoj, kaj ili ne devas timi, ke parto de ilia mono nun estos okupita en ia alia maniero; ĉar kiam la nombro de la subskribitaj

akcioj atingos la necesan altecon, tiam la fondiĝonta Societo

  1. Al kelkaj amikoj ni komunikis la esencon de la projekto ankoraŭ antaŭ ol ĝi estis presita.