Paĝo:La Esperantisto - Septembro 1891.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en Nurnbergo kaj iom post iom en aliaj lokoj, kie estos kluboj de esperantistoj. La librejo eldonados:

a) „La Esperantiston“ en la ĝisnuna formo aŭ en formo de „Reform“ (16 paĝoj en gradeco de ordinara libro); la abona kosto estos ne pli ol 1,50 markoj (= ĉirkaŭ 75 kopekoj);

b) aliajn verkojn en aŭ pri la lingvo Esperanto, sed nur tre bonajn kun efektive universala graveco, kaj ilia kosto ne estos pli ol 0,30 markoj por 80 paĝoj en 8e; verkoj pli malgrandaj ol 80 paĝoj ne estos eldonataj; pli malgrandajn verkojn, kiuj jam ekzistas, oni devas kelkajn kunigi, se ili devos en la librejo esti vendataj kaj se ili devos esti nomataj en la Esperantisto;

c) verkoj en aliaj lingvoj estos vendataj kiel en aliaj librejoj, por esperantistoj kun rabato 20%.