Saltu al enhavo

Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Antaŭparolo

Tiu ĉi libreto estas malgranda, tamen ĝi estas konata al ĉiu naciisto, ĉar ĝi estas parteto de l’Biblio, kiu ĝis hodiaŭ estas tradukita en du cent lingvoj; kaj tial mi esperas, ke ĉiu homo min bone komprenos, ĉar en okazo de ia dubo li facile povos kompari mian tradukon kun sia nacia. La kara leganto tamen sciu, ke preskaŭ ne estas trovataj du tradukoj, kiuj ĉie precize konsentu. Ĉe mia laboro mi tenis, ekster la hebrea originalo, la tradukojn rusan, germanan, araban kaj persan; kaj praktike mi vidis, ke ĉiu de ili havas diversan formon; tial, ne sciante, kiun de ili akurate sekvi, mi elektis sekvi la originalon, trovante, ke en nia lingvo ni povas komprenigi la penson de alinaciisto pli precize, ol en iu alia lingvo. Mi tradukis konservante kiom eble la vortojn de l’originalo, kaj tamen mi juĝas, ke la libro per tio ne perdis la klarecon por la leganto, kaj kie mi trovis tian okazon, mi aldonis kelkajn vortojn enŝlosante ilin en krampoj.

Kiu iam provis traduki antikvan libron en lingvo niatempa, scias la malfacilecon de tia laboro, kiu neniel povas resti nekritikebla; se mi skribus la tradukon libere (t. e. konservante la rakonton, ne la vortojn), kredeble ĝi estus pli klara kaj bonstila, sed tiam ĝi jam ne prezentus ĉiujn nuancojn de l’originalo precize, kaj multaj pensoj per tio perdus.

Kiam mi vidos, ke mia laboro plaĉis al niaj amikoj kaj ili estos kontentaj je ĝi, tiam mi ankaŭ eldonos la tradukon de «Esther» el la Biblio.

Mi esperas, ke niaj diligentaj amikoj min sekvos, kaj pli frue aŭ pli malfrue ni havos en nia lingvo la tradukon de l’tuta Biblio, kiu alportos al nia lingvo honoron, progresadon kaj utilegon.

Grodno, Rusujo, en Novembro 1892.

E. Neumark.