Tradukante el lingvo hebrea, mi ne povis skribadi la nomojn personajn kaj geografiajn tiel, kiel oni kutimis skribadi en lingvoj eŭropaj, ĉar nia lingvo, kiu estas kreita por esti internacia, devas prezenti ĉion kiom eble pli precize, ol aliaj lingvoj, kaj tial ĉe l’skribado de nomoj, kiuj havas sonojn ne havantajn literojn en nia alfabeto, ne povinte skribi ilin precize, mi almenaŭ faris signojn, per kiuj la filologo aŭ la orienta naciisto ilin ekkonu kaj povu ilin diferencigi de l’sonoj proksimaj al ili. Kaj jen estas la formoj, en kiuj mi skribis en tia okazo, kaj tiujn ĉi samajn formojn mi proponas al niaj amikoj, estontaj en tia situacio
Anstataŭ la hebrea: | araba, turka kaj persa: |
mi skribis kaj konsilas: |
ח | ح | ĥh |
" | ظ | zh |
ע | ع | à, è, ì, ò, ù |
ג |
غ | gh |
" | ض | dd (perse zz) |
ק | ق | kh |
תּ | ت | th |
ת |
ش | sh |
" | ص | ss |
kaj ĉar la suprediritaj kvar lingvoj ne havas sonojn fremdajn al nia alfabeto pli ol tiuj naŭ, pri kiuj mi jam parolis, mi pensas, ke tiel ni povas signi ĉiujn orientajn sonojn.