Paĝo:La Ondo de Esperanto - Junio 1915.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
DANKO.
(El Lermontov).

Por ĉio, ĉio dankas mi vin, Dio:
Por la turment’ sekreta de l’ pasi’,
Por maldolĉec’ de larm’, venena vivo,
Por la de miaj geamikoj kalumni’,
Por venĝ’ de malamik’, mi dankas ĉiel
Por ĉio, kio trompis en viv’ min…
Aranĝu do denun al mi vi tiel,
Ke mi nelonge jam plu danku vin.

(18140).

Trad. Pikilhavskij.

Jen flugas la birdo en blua larzuro,
Sin banas en lumo kun ĝoj’ kaj plezuro.
Kaj sonas de alte dankpreĝ’
Al di’ kaj Mondreĝ’
Kaj pensi ne volas la bird’, ke momento…
Kaj eble ĝi falos al ter’ en turmento,
Kun vundo mortiga en kor’,
Kun morta stertor’.
Kaj prava ĝi estas, ke pensi ne penas
Pri morto apuda, dum vivo festenas,
Triumfas kaj reĝas tra spac’,
Sur tera surfac’.

I. Lubjanovskij.


Trovul’ de oraj mondoj.
De Leopold Staff.
Al memoro de Paul Verlaine.

Kun koro grene bona, juna kiel floroj,
Poet’ vivis senhejma, bird’ amanta ondojn…
Lin ĉarmis maro, amo kaj disiĝ-sonoroj,
Lin logis oraj mondoj, netrovitaj mondoj…

Pura, kvankam lin drinka vizitis manio,
Li multe kulpis… Pagis al Sorta kolero
Per jaroj hospitalaj kaj pun’ de karcero,
Kie li kun perforto paciĝis kaj Dio.

Sed jen li maljuniĝis… Kiel ŝipo, maron
Sopirante, li pentris ĉe si per orumo
Seĝon, kie doloron li ŝanĝis je lumo,
Liton, pordon, fenestron, kaj lampon malkaran.

Kaj trovis l’oran mondon—l’infan-malkovrulo…
Li marnaĝis en ĉambro, ŝajnanta kabino…
Per rev’ lin ĝoje portis al ora insulo
Lulanta, kiel maro, bonfaranta vino…

El lingvo pola per verso silabika trad. Cz. Kozlowski.


Kun ŝi mi hieraŭ promenis…

Kun ŝi mi hieraŭ promenis
Tra l’kampo en flora orod’,—
La lun’ sur ĉielo nin benis
Kaj vekis la amon en kor’.

Kun ŝi mi hierau petolis
Sur herbo ĉe l’akva lazur’,—
Pri amo al ŝi mi parolis,
Pri kisoj, pri viv’ kaj plezur’.

Kaj ŝi min aŭskultis atente,
Ridetis naive al mi…
Komprenis la lingvon silente:

La lingvon de l’ama pasi’…
Kaj larmoj ekfluis torente…
Kaj amo naskiĝis ĉe ni…

Feliks Hiller.
EL NOTLIBRO DE A. ĈEĤOV[1].

Se vi alvokas antaŭen, bonvolu nepre montri la direkton, la precizan direkton «antaŭen. Konsentu, ke, se vi, ne montrante la direkton, ĵetos tiun vorton samtempe al monaĥo kaj revoluciulo, ili ekiros tute malsaman vojon.


Estas malbone, ke ni penas plej sagace solvi la plej simplan problemon kaj tiamaniere ni komplikigas ĝin eksterordinare. Oni devas serĉi la plej simplan solvon.


Ne ekzistas lundo, ne cedonta sian lokon al mardo.


Bona homo hontas eĉ hundon


El notlibro de maljuna hundo: «Homoj ne manĝas restaĵojn kaj ostaĵojn, kiujn elĵetas la kuiristino. Ho, malsaĝuloj!»


Nia universo, eble, troviĝas en dento de iu monstro.


— Ĉu vi deziras manĝi?

— Ho, ne, male.


  1. La notlibro estis trovita post la morto de A. Ĉeĥoj. Ni ekstraktis kaj tradukis Esperanten nur parton de la notlibro.