Paĝo:La Revuo Orienta - Aŭgusto 1935.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Feliĉaj estas la Dormantoj
Rinzo Okumura

Dormo lin atakas.
Vekiĝanto mokas
L’ amindan
Dormanton.
En leciona hor’.

Tamen li luliĝas.
Li agrable sonĝas.
L’ aminda
Dormanto.
Lulkant’ de l’ profesor’.

Maltrankvilo
Masao Niŝimura

Lavange falas mi en valon maltrankvilan
aŭdinte ke vi estas en malsanolito,
la sango faras trakuradon la deliran,
korbato freneziĝas jam sen intermito.

Sidiĝas mi kaj penas sed ne trankviliĝas,
korbato kontraŭ mia volo ja ribelas,
kaj ni ekstaras kaj tuj baldaŭ mi sidiĝas,
ventege maltrankvilo tute nin forpelas.