Paĝo:La Revuo Orienta - Junio 1934.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la batalo ĉe Arbela.

.


VERDA KAMPO
de Masao Niŝimura

Inundas verd-parfumo en kampo kaj monto,
la verda harmonio estas senmezura,
eĉ ŝtono eĉ verdiĝas eĉ trans horizonto,
abundas kor-angule koloro plezura.

Elasta mola kampo kvazaŭ brust’ patrina,
elŝprucas freŝa forto, fonto de la vivo.
Kien sin kaŝis iris la vintro obstina?
ĉion vualas pompe da verdo masivo.

MALJUNA LAGO
de Masao Niŝimura

Lago, kun kiu vivas trankvilo duope,
en kies mezo io ŝvebas ne moviĝas,
Ĉu ĝi la vivo estas kun kiu duope
miljaroj paŝis marŝis kaj monatoj riĉas.

Lag’, kiun mi jam venis en tempo mi vivas
en la antikva sango sen korpo la nuna.
lago, kies memoron ho kvazaŭ soifas,
tuj ho rememorebla, sed ne ebla, bruna.