Paĝo:La Revuo Orienta - Majo 1934.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
SPIRO DE PRINTEMPO
Masao Niŝimura

En arbaro forlasita neĝo
ankaŭ en la valo dense plenas,
kun da verd’ peniko firmamente
malaperas griza nub’ lamente,
kaj tuj gvatas kvazaŭ ĝi divenas
la printempon de l’ benata preĝo.

Ne nur sola estas la naturo
atendema ankaŭ la homaro,
sub la premo de la peza tempo.
„Baldaŭ venos al vi la printempo,“
post la frosta nokto dolĉamara
diras eklumeto tra l’ nebulo.

Kaj hodiaŭ kia helkoloro
jam ho de ĉielo al ĉielo
fluas super neĝa la montaro!
Sur zefiro venas de l’ almaro
kiu iras tra la citadelo
kia milda dolĉa la odoro!

AL KARA MAJSTRO
Ĉuuiĉiroo Ŝirouĉi

Kiam en densa mallumo
Ni lacaj sencele hezitis,
Nin save vi, stelo gvidanta,
Al vojo elira invitis.

Kiam, en marĉo kaptite,
Rezignaj ni ĝuis ebrion,
Per mildaj okuloj solide
Vi al ni malfirmon riproĉis.

Kiam sur tero malorda
Ni solaj kulturas kaj semas,
Memoro pri via ekzemplo
De ĉiuj forlogoj nin tenas.

Kiam sub nubo el pulvo
Disfalas nun pensoj pri paco,
Ni despli alttaksas la vian
Kaj penas por vera mondpaco.

Kiam en griza Transiro
Nur ĉio vantiĝas amara,
Nin tiras jen unu fruktonta:
Afero de l’ lingvo homara.