Paĝo:La Simbolo - Marto 1911.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pozas ke ne necesas diri — se iom valoras mia memoro pri mia akcepto en ĉielon — ke oni ne multe hurais pri vi kiam vi alvenis; – ĉu mi diras prave?”

“Ne altuŝu ĝin, Sandy,” mi diris, iom ruĝiĝinte. “Mi ne konsentus, eĉ kontraŭ la plej granda monsumo kiun vi povas nomi, ke la familio ĝin vidu. Ŝanĝu la temon, Sandy; ŝanĝu la temon.”

“Nu, ĉu vi pripensas transloĝiĝi la Kalifornian departementon de feliĉo?”

“Mi ne scias. Mi ne pripensis ion definitivan rilate tion, ĝis kiam la familio alvenos. Mi pensis ke dume mi iom esploru, trankvilmaniere, kaj decidu poste. Cetere, mi konas iom multe da mortintoj, kaj mi intencis elserĉi ilin kaj interŝanĝi kun ili babilaĵojn pri amikoj, kaj pri la malnova tempo, kaj tio ĉi kaj tio, kaj demandi al ili, kiel ili ŝatas la lokon ĝis nun. Mi tamen opinias ke mia edzino deziros enloĝiĝi la Kalifornian regionon, ĉar la plimulto da ŝiaj perditaj parencoj estos tie, kaj ŝi ŝatas esti kun personoj kiujn ŝi konas.”

“Ne permesu al ŝi. Vi vidas, kia la Jerza distrikto de ĉielo estas por blankuloj; nu, la Kalifornia distrikto estas miloble tiel malbona. Ĝi svarmas je malnobla speco de ledokapaj kotokoloraj anĝeloj — kaj la plej proksima najbaro estas plejofte malproksima je miliono da mejloj. Tio, kio mankas en ĉielo, estas kunuloj — kunuloj de la ĝusta speco kaj lingvo. Du-trifoje mi preskaŭ transloĝiĝis la Eŭropan parton de ĉielo, pro tio.”

“Nu, kial vi ne faris, Sandy?”

“Ho, pro diversaj kialoj. Ekzemple, kvankam tie oni vidas sufiĉe grandnombre la blankulojn, oni preskaŭ ne povas kompreni unu el ili; kaj tial oni sopiras la interparoladon ĝuste tiom multe, kiel tie ĉi. Mi ŝatas