Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Iver: Vi jam scias, en kiaj kondiĉoj mizeraj vivas la plej granda parto de l’ sovetia popolo, rilate nutraĵojn k loĝejojn. Ĉu almenaŭ en la laborejoj la proletoj estas pli bone traktataj ol en kapitalistaj landoj? Ĉu la sovetiaj laboristoj penadas malpli streĉe k en pli favoraj kondiĉoj?

Antaŭ ol respondi al tiuj demandoj per mencio de faktoj, mi unue memorigas vin, ke la laboristaro el preskaŭ ĉiuj landoj nemalofte strikis k batalis por atingi la forigon al la sistemo de salajro laŭ la kvanto de produktitaj objektoj aŭ pecoj. Tiu sistemo ja estas la plej senkompata, rilate al nefortikaj, nejunaj aŭ ne tre lertaj homoj, tial ke la kapitalistoj ĉiam difinas la normojn laŭ la produktokvanto, atingita de junaj k lertaj laboristoj. Nu, en Sovetio estas tute same k tiu energielsuĉa sistemo estas pli k pli aplikata ĉie, eĉ sur la kamparo en la «kolĥozoj»!… En ĉiu fabriko ekzistas speciala estraro, konsistanta el kronometruloj[1] k teknikistoj, kiuj starigas por ĉiu faro normon k por ĉiu objekto aŭ peco prezon. La kronometrulo «fotas» ĉiujn movojn de laboranto, kiujn li klasigas laŭ tio, ĉu ili estas nepre necesaj, utilaj aŭ neutilaj. Per tiu «foto» k per la statistiko pri la mezkvantoj, fakte atingitaj de diversaj laboristoj, la specialisto starigas la normon k post interkonsento kun la submastro aŭ la fakestro, li afiŝigas la normon en la laborejo mem; de tiam ĝi estas aplikata.

La direktoro de l’ fabriko (ni ne forgesu, ke li apartenas al la kategorio de privilegiitoj, povas enspezi 800 rublojn k pli ĉiumonate, havas en sia dispono aŭtomobilon, apartan komfortan apartamenton ktp.) tute nature instigas senĉese por ke oni plialtigu la normojn, tial ke la oligarkoj el Moskvo severe instrukciis, ke la produktokvanto nepre devas plialtiĝi. Se la direktoro malatentus tiujn instrukciojn, li riskus perdi la bonan postenon. Tio klarigas, kial la sovetiaj estroj estas same ekspluatemaj k senkompataj kiel tiuj el la kapitalistaj fabrikoj.

Tamen la laboristoj nature emas pli malpli kaŝe kontraŭstari al tiu senĉesa tendenco plialtigi la normojn. Sed la oligarkoj k patricioj bone konas la Makiavelan devizon: Divide ut imperes; ili eltrovis ri-

  1. Uloj, kiuj helpe de kronometro kalkulas la movojn de laboranto.