Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi devus nepre konvinki tiun sinceran sennaciiston, ke la epilepsio ne estas tiel terura malsano, kiel oni pensas unuavide. Eminentaj homoj estis epilepsiuloj; tia eĉ estis Sankta Paŭlo, la fondinto de l’ katolikismo. Mi ja tre bedaŭras, ke nia memoriginda K-do ne trovis en miaj leteroj sufiĉan instigon por vivi, por batali kaj spiti al la diverskoloraj registoj aŭ regaspirantoj. Prefere morti per la kuglo de patrioto ol sin mem mortigi. La devo de sennaciistoj estas provi saĝe vivi eĉ inter frenezuloj.

Sed nun iel konsole mi pensas, ke verŝajne nia kara Bubo estis tamen la viktimo de l’ naciismo. En sia nekrologo li parolas pri amatino, kiu "longe hezitis kaj suferis", por liberiĝi el tradicia moro miljara. Sur la paĝo 60-a de "S-ulo" jenan frazon mi ruĝe substrekis: "Finfine pruviĝis ke, por ŝi, familiaj kaj religiaj sentoj pli inkrustiĝis ol homaranismo. Tre, tre doloriga konstato…"

Ĉu vi scias, ke la aludita persono estas judino? El tio evidentiĝas, ke la juda naciismo, kies konsisto estas rasa kaj religia, latente estas same malbonfara kiel ĉiu ajn alia kaj pro tio ankaŭ kontraŭbatalinda. La juda nacirasismo ne estas nun danĝera; sed en la Biblio mem ni povas trovi, ke kiam judoj akiris la regadon, tiam el persekutatoj ili facile fariĝas persekutantoj. La ĉapitro pri Ester ategtas pri tio.

Mi volas konvinkiĝi, ke Bubo estas viktimo de l’ naciismo. Kaj en tiu fakto mi trovas plian motivon, por senindulge kontraŭbatali tian peston. Pro la nuntempa persekuto al la judoj en Hitlerio, mi scias, ke estas maloportune eldiri publike kion mi pensas pri judismo; tamen mi rajtigas vin uzi mian leteron laŭ via bontrovo. Mi abomenas la Hitleran rasismon, sed tio ne estas kaŭzo por ŝati la judan…

Dume mi ne ŝanĝas mian koncepton pri la vivo, nome, ke ĝi estas granda tragedi-farso.

...........

E. LANTI.

(El letero de Lanti en Bonaero, 8.7.1939, kaj aperinta en "Sennaciulo" de sept.-okt. 1939).