Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la esperanta movado svarmas homoj, kiujn ĉefe interesas la lingva flanko de la afero. Multaj estas poliglotoj kaj la lernado de artefarita lingvo estis por ili nur okazo por kontentigi sian apartan lingvolernemon. Tiel mi klarigas al mi la fakton, ke tiu ĉi verko aperis en dua "tralaborita" eldono. La tralaborado postulis 118 pliajn paĝojn.

Sengale mi diras, ke la Red. de nia Revuo faris malspritan ŝercon al mi, sendante tiun dikan volumon, tiun pezan verkon por recenzi. Senhonte mi konfesas, ke neniam mi havis sufiĉe da kuraĝo por tutlegi la ekzempleron de la unua eldono, kiun mi posedis. Sed la recenzotan mi konsideris kiel devon legadi ĝis la lasta paĝo. Longan tempon mi bezonis. Tre ofte mi kaptis ian ajn pretekston por formeti la volumon, kies legado donis al mi kapdoloron. Finfine mi atingis la lastan paĝon kaj do provos nun laŭdeve trarecenzi la… "tralaboritan eldonon".

Por esti tute sincera, mi almenaŭ tuj deklaros, ke mi kontente faris du tre interesajn konstatojn: S-roj Kaloĉai kaj Varingjen liveras – verŝaĵne senintence – valorajn pravigojn pri la lingvo-uzo el la SAT-gazetoj. La afero estas sufiĉe grava, por meriti mencion kaj eĉ citojn. Oni ja ne devas senpruve aserti.

La unua konstato rilatas al la forlaso de l’sufikso ec ĉe radikoj kun adjektiva (do eca) karaktero. Kiu deziras korekte uzi la lingvon kaj tiucele studas la verkojn de Zamenhof k.a. "bonaj aŭtoroj", tiu baldaŭ konstatas, ke ĉe ili estas neeble eltrovi regulon pri la uzado de tiu sufikso. Oni simple konstatas, ke ĝi estas almetita aŭ forlasita tute hazarde, laŭ la humoro aŭ kaprico. La legantoj povas mem fari la eksperimenton kaj ili vidos, ke tiuj aŭtoroj uzis, ekzemple, la vortojn: larĝo