Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

supozi, ke la morto alportis pacon al la nobla, ĉiama spiritmalkvietulo: La trajtoj ne plu estas malglataj, hirtaj, sed dolĉigitaj, pacigitaj…

En montroŝrankoj troviĝas diversaj eldonoj de lia verkaro. Mi rimarkis unu libron en esp-o.

Oni finas la viziton en ĉambro, samforme, samaspekte aranĝita kiel tiu, kie mortis Tolstoj. Jen la lito, jen lia valizo; lia peza mantelo pendas alkroĉita ĉe la muro. Eniras dolĉa lumo. Impresiga, sugesta estas la kadro. Oni kvazaŭ sentas, ke la animo de l’ nobla mortinto enfiksiĝis en la ĉi-tieaj objektoj. Iu desegnis sur la muro la linion de la omibro, kiun faris la korpo kuŝanta en la lito.

Skribinte en la vizitlibro kelke da dankaj vortoj al la Soveta Registaro, kiu ebligis la starigon de tiu pia memorilejo, mi foriris kun emocio preskaŭ religia… Tolstoj. Lenin. Du gvidantoj de la homaro. Kaj tiel malsimilaj! Unu senĉese estis okupata pri la moralaj enmemaj problemoj; la alia juĝas ĉion laŭ la marksisma vidpunkto, kiu instruas, ke la ekonomia medio kreas nian moralecon. La unua atentas ĉefe pri la individuo; la dua pri la socio.

Kiu pravas?

Skismanoj

Elirinte el la Tolstoja Muzeo, K-do Polakov kondukis min en la preĝejon "Jesuo Savanto". Ĝia tuta internaĵo estas el marmoro diverskolora. Alta kupolo, ekstere orumita, kovras ampleksan spacon, kie povas kolektiĝi miloj da personoj.

Okazis diservo. Mia gvidanto klarigis, ke tie la diservantaj pastroj estas skismanoj el la t.n., antaŭ nelonge fondita, "Viva Eklezio". Nune okazas en Moskvo konferenco de tiaj ekleziuloj, kiuj reprezentas proksimume la trionon de la tutruslanda Ekleziularo. Tiu sciigo vekis ĉe mi intereson kaj mi demandis K-don P. pri la kialoj de la skismo.

La reakciema pastraro kaŝe ĉiam kontraŭstaris la sovetan regadon. Okazis dekreto pri rekvizicio de ĉiuj nebezonataj por diservo objektoj, por ke ili estu vend-