Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La religia potenco malnova ŝanceliĝas. Ĉu ĝi falos kiel falis la carismo? La grandaj skuoj de la Revolucio ne ankoraŭ senmoviĝis. Falas kadukaĵoj. Nova mondo naskiĝas en ruboj kaj detruaĵoj. Kiel fartos la naskiĝinto?

Atentu! gigantaj vartistoj: Lenin, Trocki, k.a.…

*       *
*

Ĉe Vegetaranoj

Unuhora veturado per vagonaro, poste duonhora piedirado tra kampoj kaj jen, K-doj Nekrasov, Demidjuk kaj mi alvenas ĉe la vilaĝo Tajninskoe apud Moskvo. Tie troviĝas vegetarana laborkolonio. Ĝi konsistas el 37 personoj, el kiuj 20 infanoj ambaŭseksaj. La kolonianoj okupas sin per diversaj laboroj, ĉefe per terkulturado. Tie estas presata "La Nova Epoko". La infanoj estas instruataj ĉe la kolonio.

Nin akceptis S-ano Szabuniewicz, animo de la kolonio kaj eldonanto de "Teristo". Altkreska, nudpieda, nudkapa, san- kaj energiaspekta estas nia gastiganto. Flue kaj bele li parolas en esperanto. Sed esp-istoj estas en la kolonio. Nia lingvo ne estas lernigata al la infanoj. Mirigite pro tio mi demandis amindan junulinon, la instruistinon, se mi ne eraras, kaj ŝi respondis: "Esp-o ne povas nun utili al ili; tia instruado estus do sencela…"

Stranga vidpunkto! Mi opinias male ke esp-o devas esti la bazo mem de vere humana, sennacieca edukado. Doni al infanoj ilon, ebligantan interkonatiĝon kun individuoj el la tutmondo ŝajnas al mi la gravaĵo en nia esp-a movado kaj nepra necesaĵo en vere humaneca instruado. Nur tiel oni povos sennaciigi la menson de la venontaj generacioj.

Kaj mi demandas min: Ĉu tiuj kolonianoj ne tro atentas pri la oportunaĵoj de la kolonio? Ĉu ili ne emas malampleksigi sian mondkomprenon proporcie al la rondeto en kiu ili vivas? Ĉu tiu pacaspekta oazo estas kvazaŭ nacieto fermata al eksteraj fluoj? Mi tre deziras ekscii