Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En 1920 Lenin diris: "Se oni ne starigas en Rusio pli perfektigitan teknikon ol antaŭe, ne povas temi pri restarigo de la ekonomia vivo, nek pri komunismo. La komunismo, ĝi estas la soveta regado plus la elektrifikado[1] de la tuta lando, ĉar sen elektrifikado estas neebla la perfektigado de l’ industrio. Tio estas longdaŭra tasko, kiu postulas almenaŭ 10 jarojn, kaj kondiĉe, ke oni igu aron da teknikistoj partopreni en ĝi. Estas klare, ke sen l’ altiĝo de nia industrio ĝis la nuntempa granda mekanika produktado, la socialisma reĝimo restos nur aro da dekretoj, ligo de l’ laboristaro kun la kamparanaro por la batalo kontraŭ Kolĉak kaj Denikin, ekzemplo por ĉiuj nacioj de l’ mondo, sed ne havos solidan bazon."

Kiel vi vidas, neniam ni havis la kredon, ke en la nunaj kondiĉoj pure socialisma reĝimo povas funkcii en Rusio.

Sed la historio ankaŭ instruas, ke ju pli malproksimen de sia deira punkto iras iu revolucia ondo, des malpli granda estas ĝia malantaŭeniro, kiam refluo okazos. Por detrui ĝisradike la feŭdan reĝimon, kiu ekzistis ankoraŭ en Rusio, kaj ŝanceli la kapitalistan sistemon; por forneniigi la hontaĵon, la barbarecon, la malhelpon al ĉia kulturo kaj progreso, la bolŝevika revolucio estis nepra necesaĵo. En Rusio, la proletara revolucio daŭrigis la burĝe demokratian revolucion, jam antaŭlonge okazintan en la aliaj okcidentaj landoj, kaj akcesore solvis ties problemojn. Nur la lukto decidos ĝiskiagrade la proletara revolucio sukcesos preteriri la burĝan.

La N.E.P. markas punkton en la refluo de l’ revolucia ondo. Ĉu ĝi devas reflui pluen? Mi ne scias. Tio dependas grandparte de la sintenado de l’ alilandaj proletaroj. Pro taktika motivo ni okupis pozicion neelteneblan; pro la sama motivo ni malantaŭeniris ĝis la ŝtata kapitalismo.

Ĉu en Germanio, Francio kaj Anglio la kapitalistaro sukcesos redoni firman ekvilibron al sia potenco? La estonteco respondos al tiu demando. Almenaŭ tiu ekvilibro

  1. Elektrifikado = anstataŭo de l’ vaporforto per elektroforto.