Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

rusa klarigojn de iu, kiu deziras konservi anonimecon. Tiu kamarado, komunisto, estas tre klera kaj studema homo. Al li oni komisiis tre gravajn diplomatiajn misiojn. Li partoprenis kun Lenin kaj Trocki en gravaj decidoj kaj portas sur siaj ŝultroj parton el respondeco en la okazintaĵoj. La hazardo igis nin interkonatiĝi. Mi povis sperti pri lia spiritobjektiveco kaj plena informiteco pri Rusio (lia lando). Antaŭ ol foriri mi do iris al li prefere ol al iu el la ĉefoj, kies nomoj estas ĉiutage presataj en la gazetoj. Ofte tiuj k-doj estas simple la trumpetistoj, kiuj bruade konigas la decidojn cerbumitajn en kabinetoj. Al tiu eminenta k-do mi diris miajn impresojn, miajn dubojn, mian senreviĝon. Liajn respondojn mi resume kaj kiel eble plej fidele raportos. – Kaj tiel trankvila estos mia konscienco, se ankoraŭ doloras mia koro.

Antaŭ la foriro

– Vi intencas forveturi Rusion!!?… Tion ne faru. Milfoje vi riskas esti mortigata…

– Kial?…

– Nu, regas tie grandega teruro. La komunistoj konstante perfortas. Vi vidos tiom da kruelaĵoj, ke vi ne povos deteni vin protesti, kaj jen, la ruĝarmeanoj pafos al via kapo…

– De kiu vi estas sciigata pri tio?

– Antaŭ du tagoj R. mem diris tion al mi. Konatoj liaj rakontis…

– De kiu, tiuj konatoj eksciis pri teruraĵoj?

– De aliuj, kiuj…

– …verŝajne legis tion en la burĝaj gazetoj… Nu, bone, mi forveturos. Proprokule mi volas vidi Rusion. De tiel longe mi sopiras al la Meko de l’ tutmonda Revolucio. Neniel la danĝero povus min haltigi. Male ĝi havas ian strangan allogon. Mi forveturos…

Tian resumitan interparoladon mi efektive havis kun kelkaj el miaj konatoj. Tipe ĝi montras la ĝeneralan opinion, kiun la plimulto el la Francoj havas pri Rusio. Kaj pro tio mi volis ĝin konigi antaŭ ol komenci mian privojaĝan rakonton.