Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nomon, profesion, deiran lokon, naciecon, celon de la vojaĝo, kiom da tempo ni intencas resti en Rusio. Viro kun pafilo staras ĉe la elŝipejo. Li estas vestita kiel laboristo ne kiel soldato. De sur la ferdeko elmontriĝas du fiakroj, tramveturilo; virinoj marŝas nudpiede; junulo mizeraspekta trairas kun pafilo vojon. Preĝejoj kun kupoloj turbformaj staras tie ĉi kaj tie. La domoj estas ŝmiritaj ĉiu per malsama koloro. Kaj tio aspekttas plaĉe. Estas jam la 13a, kaj ankoraŭ ni ne elŝipiĝis. Senĉesa pluvado. Rusa junulo alvokas por ke ni venu sur la ferdekon kaj kantu la "Internacio"n. Germanoj, Rusoj, Italoj, Alĝerianoj k.a. ekkantas, ĉiu en sia nacia lingvo. Kia malharmonio! Ĉiu ĉesas kanti ĉar li konscias pri ridindeco.

La pakaĵoj estas zorge traserĉataj. Kiam venas mia vico, du el la oficantoj demandas min france kaj, post vido de mia pasporto, lasas min eliri sen traserĉo en miaj pakaĵoj. Fine aŭtomobila ŝarĝveturilo alkondukas nin ĉe la "Internacia Hotelo". Tie ni atendas almenaŭ du horojn por ricevi ĉambron. Virino proksimume 3Ojaraĝa ŝajnas ordoni tie. Ŝi parolas iomete france kaj aspektas kiel prostituciulino; alia samaspekta junulino kun cigareto ĉe la lipoj kondukas la vojagantojn al iliaj ĉambroj.

La "Internacia Hotelo" staras sur granda placo kun arbustoj, verdaĵoj kaj benkoj. Dekstre estas kvadratbaza, kolonhava preĝejo kun ampleksa orumita kupolo. Antaŭ la preĝejo kuŝas amasego da brulŝtipoj, kiujn deĵore gardas soldato. Ricevinte ĉambron mi vidavide iras promeni tra la urbo. Mi iras sencele. Sur la trotuaroj, sur la stratoj troviĝas kotaj kavaĵoj. Plejparto el la butikoj estas fermitaj. Preskaŭ ĉiupaŝe virinoj, geknaboj eĉ viroj, vende proponas plej diversajn aĵojn: pomojn, paprikojn, cigaredojn, kukojn ktp. Estas ankaŭ veturilvendejoj ĉe kruciĝo de stratoj. Ĉie oni renkontas soldatojn. En iu strato mi rimarkas, ke virinoj ire kaj reire paŝas sur la trotuaro. Mi haltas kaj observas: nenia dubo, ili estas prostituciulinoj. Korpremite mi revenas al la hotelo. Temas vespermanĝi. Mi ŝanĝas 3000 mg. kaj ricevas 21 milionojn da rŭbloj! Nu, mi fariĝis milionulo! En la restoracio mi manĝis