Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jes ja, tiel estas, kiel pruvas la ĉi supre raportita fakto. Cetere, mi povas mencii aliajn el mia propra sperto. Sed eble sufiĉos, ke mi senhonte konfesu, ke lastatempe, kiam mi legis, ke Kioto, Nara kaj aliaj urboj japanaj, kiuj entenas artajn trezorojn kaj kie mi havas geamikojn, estis bombardataj, tiam mi spertis la saman ĉagrenon, kiel antaŭe ĉe la ekscio, ke francaj urboj estis bombe detruitaj. Per mia longdaŭra praktikado de esp-o kun homoj el plej diversaj mondpartoj mi sekve perdis ĉian naciecan senton kaj akiris ian patriotismon planedan.

Ĉie en la mondo estas bonaj kaj malbonaj homoj. Kaj la nacieca patriotismo povas fari sovaĝan beston eĉ el plej bona homo. Pri tio tre tipa estas la angla moto: "Right or wrong, my country"; kio por angla patrioto signifas, ke li defendas sian landon, ĉu ĝi pravas aŭ malpravas.

Nu, se fakte Hitler pravis en sia opinio pri praktikado de sennacieca lingvo, tio signifas, ke ĉiuj liaj kontraŭuloj malpravis, malatentante la esp-an aferon. Kaj mi firme konvinkiĝis, ke ĉiuj homoj, kiuj ne praktikadas esp-on, tiuj havas sian parteton da respondeco en la milito. Ili kvazaŭ konsistigas naciecan paston, kiun knedas regavidaj politikuloj, kaj tiel ebligas, ke diverslandaj patriotoj interbuĉiĝu.

Necesas ja penadi por senigi sin je nacieco kaj tiel atingi nuran sentkapablon homecan, se oni sincere volas agadi efike por starigo de daŭra paco en la mondo.

Kiu ne lasas sin trompi per bombastaj frazoj de regnestroj kaj diplomatoj, tiu povas klare konstati, ke la nunaj rilatoj inter la "unuiĝantaj nacioj" jam entenas multajn ĝermojn de malpaco, kiuj kreskos ĝis okazigo de tria mondmilito. Tial por mi fariĝis kvazaŭa aksiomo tio, kion mi jam diris en Reno antaŭ tri jaroj, kaj ne laciĝos ripeti:

"Esperi daŭran pacon inter nacioj, estas same malsaĝe, kiel celi bonfarton per englutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron."

E. Lanti
(Tiu artikolo aperis en "Renovigo", n-ro 71, aŭgusto 1945)