Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FOR LA IDISMON!

Tial ke s-ro K. Minor tradukis la verkon Natan la Saĝulo, tio ne pruvas nepre, ke li mem fariĝis pro tio tute saĝa. Almenaŭ lia rezonado prilingva en la julia n-o de La Lernanto[1] (Kompatindaj lernantoj!) emigas min pensi, ke lia saĝo estas kelkrilate mankohava.

"Oni ne uzu a-vortojn substantive…" ordonas nia honorinda L.K.-ano[2]. Ĉu vere? Tia ordono estas tro aplomba kaj eĉ ofenda al la aŭtoro de nia lingvo. Zamenhof ja multfoje uzis a-vortojn substantive. Pri tio mi estas tute certa, kvankam nun mi ne havas ĉemane la verkaron de nia Majstro por kontroli kaj ĉefe cite ĉerpi ekzemplojn[3]. Kaj insistas Minor klarige: "Oni ne diru ekzemple "la riĉaj estas enviindaj". Se tiel oni volas instrui al la lernantoj, necesas ankaŭ aldoni: "Ne legu Zamenhofajn verkojn; ne imitu la stilon de la aŭtoro de esperanto…"

Kvankam tia Minora instruo sur la paĝoj de SAT-gazeto estas vere incita, tamen ni sobre ekzamenu la aferon. Kial s-ro Minor havas tian komprenon pri nia lingvo? Senhezite mi respondas: tial ke li estas ido-ema. Kio karakterizas idiston, tio estas lia logikemo, – lia deziro importi sur la lingvan kampon disciplinon, kiu taŭgas nur en matematika fako. Evidente, pli logikas diri: "La riĉuloj estas enviindaj" ol "la riĉaj estas enviindaj". Tamen ambaŭ formoj estas tute klaraj, tial ke eĉ la plej etcerba leganto kapablas scii, ke en la dua formo la vorto homoj estas subkomprenata.

Jes ja, s-ro Minor rezonas kiel la idistoj; li volas, ke nian lingvon regu la absoluta logikeco, la matematikeca spirito de Kutura (Couturat), kiu taŭgas nur rilate abstraktaĵojn, sed ne estas allasebla en la lingva fako, tial ke en ĝi la sento vole-nevole ludas rolon. Lingvo ne estas io abstrakta kiel ciferoj, nombroj kaj matematikaj signoj. En la funkciado de lingvo la emocio, la pasio efikas ne malpli forte ol la racio.

  1. Monata aldono por lernantoj, kiu aperis en Sennaciulo antaŭ 1940.
  2. Lingva Komitato(Notoj de la komp.)
  3. La aserto de la aŭtoro estas tute prava. Ni mem ne havas tempon por trofoliumi la verkaron de Zamenhof, sed almenaŭ la legantoj notu, ke en Plena Gramatiko de Kalosĉe kaj Varingjen troviĝas pluraj ekzemploj cititaj. Noto de la red. de S-ulo.