Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konkeremo de l’ blanka raso generis la nunan situacion en la Pacifiko. Kaj tiel simile okazos tiom longe, kiom la riĉaĵoj el la tuta mondo ne estos je la dispono de ĉiuj homoj senescepte. Tiun aserton oni povas konsideri aksiomo. Ĉu la homoj iam kapablos ĝin kompreni kaj ties konsekvencojn tiri? Mi ne scias, kaj nun ne emas profetumi. Prefere mi diru, ke per laŭcela praktikado de esp-o ni devas jam nun penadi por akiri menson de mondcivitano. En Esperantio regu ia patriotismo planeda…

Per tia penado ni povas almenaŭ ĝui la senton, ke ni mem ne havas respondecon en la naciecaj frenezaĵoj nunaj – kaj estontaj.

E. Lanti, 15-12-1941.
("Satana Bulteno", januaro 1942)


PAROLAS FAMA VIRINO ĈINA

Temas pri la edzino de la ĉefgeneralo Ĉang-Kaj-Ŝek. Meze de aprilo (1942), ŝi verkis artikolon, kiu aperis en la suplemento de "Sunday Times" (Usono). La originalan tekston mi ne legis kaj raportas laŭ ties hispanlingva traduko, kiu aperis en "Novedades" (Meksikio). Ĉiuj blankhaŭtuloj devus koni kaj primediti la dirojn de tiu inteligenta kaj klera persono, kiu bone konas Orienton kaj Okcidenton.

Skizinte la historion pri la rilatoj inter Ĉinio kaj okcidentaj regnoj, S-ino Ĉang substrekas la fakton, ke la ĉinoj ĉiam havis la opinion, ke ili kulture tre superas la okcidentanojn, kaj konsideris ilian superan teknikon militan preskaŭ kiel signon de barbareco. Siaflanke la okcidentanoj rilatis al la ĉinoj, aparte, kaj al ĉiuj orientanoj ĝenerale, kiel al anoj de malsupera raso, kaj tre saĝe la aŭtorino konkludas, ke Okcidento kaj Oriento devas lerni unu de la alia, ke ambaŭ ne povas tute sufiĉi al si mem kaj, sekve, ke konvenas, ke ili interrilatu sur bazo el justo kaj egalrajteco.

Nun la ĉina popolo ne plu sentas malŝaton pro la okcidenta tekniko. Imite al la japanoj, la ĉinoj pli kaj pli tendencas industriigi sian landon. Kaj certe venos la tago, kiam eĉ la plej stulta el la blankhaŭtuloj ekkomprenos, ke la ĉinoj ne estas rase malsuperaj.

Sed eble tio ne estas la plej menciinda parto el la artikolo de S-ino Ĉang. Vere citindaj ŝajnas al mi ŝiaj rimarkoj