Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

leteron, en kiu li konfesas sian nunan simpation al la sennaciismo. Oni neniam povos unuigi la mondon per unu sola kredo, religio aŭ filozofia sistemo; tion oni povas fari nur per toleremo al ĉiaj kredoj.

Sed mi emas… kredi! (pensi), ke la toleremaj eklezianoj ne havas absolutan kredon; dubo iafoje atakas ilin; sed tial ke ili sentas la neceson de kredo, ili kvazaŭ alkroĉiĝas al sia propra. Kredeble s-ro J.A.Q.G. apartenas al tiu kategorio de homoj.

Mi mem estis kredulo ĝis 1914-15. Antaŭe mi estis katolika kredulo ĝis mia 17-18-a jaro; kaj mi poste forlasis la katolikan kredon por alpreni la anarkian. Kaj de kiam mi fariĝis skeptika pri anarkismo, de tiam mi ofte povis sperti, ke la skeptiko ne estas agrabla animstato. Sed mi ĉiam restis saturita je idealismo. Kaj mi pensas: se ne eblas atingi absolutan belon, absolutan bonon, absolutan juston, estas tamen dezirinde, ke oni celadu per ĉiuj fortoj al tiuj ecoj. Ne eblas konstrui, ekz-e, radon absolute rondan; sed ĉiu radfaristo devas penadi al tiu absoluta rondeco.

Ĝis nun tia idealismo estis por mi sufiĉa viv-, laborinstigo. Celi al universala paco, al starigo de justa sociordo en la mondo ŝajnas al mi idealo nepre inda je ĉiuj, ĉiaj penadoj. Kaj ŝajnas al mi klare, ke la homoj devas esti kapablaj interkompreniĝi por povi efektive interfratiĝi. Tial mi sincere ĝojas, kiam esp-o progresas; eĉ se tio okazas en reakciaj medioj…

LETERO AL J.A., Buenos-Aires
Meksiko, 25-12-1944

Estimata Idealistino,

Hieraŭ mi ricevis kun surprizego vian leteron de la 5-5-44. Mi estis tute forgesinta, ke iam mi skribis al iu spiritualistino el Buenos-Aires. Kaj tiam mi ne supozis, ke ŝia respondo bezonos 7 monatojn por atingi min. Sed iom indignite mi konstatis, ke via letero estas nacilingve skribita. Mi ne estas meksiko kaj la hispana lingvo ne estas mia gepatra. Mi naskiĝis en Normandio kaj vivis en Paris dum 40 jaroj. Sed, se via letero estus en franca lingvo mi sentus la saman indigneton. Vi metis vian anoncon en esp-ista gazeto kaj sekve mi rajtis esperi ricevi de vi leteron en esperanto..

Sed, leginte, ke vi vizitis Azion, Afrikon kaj Eŭropon, mi ne povis deteni min pensi, ke korespondadi kun vi povas