Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

"Sinjorino, etaj kaŭzoj ofte okazigas egajn efikojn. En ĉiuj epokoj, virinoj havis grandan influon en la mondpolitiko. Se vi estus viro, vi oferus vian vivon sur la altaroj de la patrio. Estante virino, estas aliaj aferoj, kiujn vi povas kaj sekve devas fari, eĉ se ili estas al vi penigaj.

"Ĉu vi kredas, ke Ester liveris sin pro amo al la reĝo Aĥaŝveroŝ? Ĉu la teruro, kiun li sentigis al ŝi, finfine tiagrade, ke ŝi svenis antaŭ lia rigardado, ne pruvas, ke neniel efikis la korinklino en tiu kuniĝo. Ŝi oferis sin por savi sian nacion kaj havis la gloron ĝin savi.

"Dio volu, ke ni mem povos diri la samon pro via gloro kaj nia feliĉo".

Maria Valevska, kies menso estis saturita per nacipatriota edukado, finfine konsentis prostitue liveri sin al Napoleon. (Mi ja diras "prostitue", tial ke seksrilatoj sen reciproka amo aŭ amoro de la paro estas fakte prostituiĝo). Tiele, antaŭ 138 jaroj Polio liberiĝis kaj restis dum kelka tempo, suverena, sendependa, libera ktp. nacio. Poste, Germanio kaj Rusio denove "subpremis" ĝin kaj dividis inter si. Kaj, en 1918, la "subpremata", "martira", nacio refariĝis "libera"…

Nu, kion tio signifas? Faktoj respondu mem tiun demandon. En 1922 okazis ĝenerala balotado kaj elektiĝis parlamento, kies ekzisto estis kvarjara. En 1926 la marŝalo Pilsudski eniris Varsovion kun siaj trupoj, renversis la registaron kaj fariĝis diktatoro, imite al Musolini kaj Hitler. La konstitucio el 1921 estis nuligita kaj stariĝis nova, kiu deklaris nelaŭleĝaj ĉiujn partiojn, krom unu, nomita Kampado de Nacia Unuiĝo.

Tia estis la stato en Polio, kiam eksplodis la nuna milito. Regis tie la plej aĉa feŭdismo de bienposedantoj kun mizera stato de la grandega plimulto de l’ popolo. La vivnivelo de l’ germana popolo, sub la diktatoreco Hitlera, estis konsiderinde pli alta ol tiu de l’ pola popolo, sub la Pilsudskia diktatoreco. Sekve, la polaj kamparanoj kaj laboristoj havis absolute neniun intereson defendi la suverenecon de Polio, de ento profitdona nur al tre malgranda malplimulto da naciprofituloj. Sed tiauloj, kies menso iel similas tiun de prostituistoj, sukcesas trompi la naivan popolon per belsonaj vortoj kiel "libero", "demokratio", "nacia honoro" ks. kaj tiel la trompitoj konsentas morti aŭ mortigi por defendi alies interesojn. Por la naciprofituloj la simpla popolo ludas similan rolon, kiel tiu de prostituino rilate al sia prostituisto. Kaj estas fakto, ke virino povas eĉ amegi sian eksplu-