Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Rimarko. – Se ĉie la supre parolita aliiĝo okazus samtempe ĉe la grandega plimulto da homoj, revolucio povus okazi pace. Sangaj politikaj bataloj kaj forrenverso de registaroj ne ĉiam signifas efektivigon de revolucio. Oni ne devas samigi la vortojn revolucio kaj ribelo.

La ŝanĝoj en la produktomanieroj okazigas aliiĝojn en la spiritoj. Tial ke ne ĉie kaj samtempe okazas tiuj aliiĝoj, oni bedaŭrinde ne povas esperi la efektiviĝon de senperforta revolucio.

Por efektivigi revolucion, necesas ribeli; sed ne ĉiu ribelo estas revolucio.

Sennaciano. – Homo, kiu aprobas principe la sennaciismon.

Sennaciismo. – Kultura doktrino kies ĉefaj celoj estas: 1. Malaperigo de ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj konsiderataj kiel sendependaj unuoj; 2. Mondmastrumado kaj raciigo de la produktado laŭ sciencaj metodoj; 3. Unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj; 4. Starigo de racie artefarita lingvo universala, uzota kiel la sola kulturlingvo.

Pravigo – La sennaciismo sin apogas sur la historia materialismo, kiu instruas, ke la produktofortoj tendencas al senĉesa malvolviĝo kaj interplektiĝo, kio neeviteble estigos mondekonomion. Tial ke la ideologia superstrukturo, rezultanta grandparte el la produkt- kaj vivkondiĉoj de la homoj, ĉiam malfruas rilate al la ŝanĝoj okazintaj en la produktorimedoj, la sennaciismo celas instrui la homojn racie – ne naciece aŭ religiece, kio finanalize estas la samo – por tiel glatigi la vojon al la historia procezo.

Rimarko. – Principe, la historia procezo povus alkonduki la homan socion al ĝia lasta stadio de malvolviĝo, t.e. al sennacieca stato, per la rimedoj de l’ kapitalisma imperialismo. Fakte, ekzistas en ĉi tiu lasta sistemo internaj kontraŭecoj, kiuj kreas grandan riskon je pereigo de la civilizacio per science organizitaj militoj. Tial la sennaciismo sin apogas sur la proletara klaso, kies interesoj estas tutmonde la samaj. La klasbatalo ja instigas kaj devigas la ekspluatatan klason al pli kaj pli larĝa unuiĝo, kaj tio okazigos la forrenverson de l’ ĥaosa kaj krimoplena reĝimo kapitalista.