Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj ne elpuŝos la naciajn lingvojn. Nia esperantismo jam nun tiras ĉiujn konsekvencojn el la estonta fakto de komuna lingvo tutmonde uzata. Aliparte esperanto ne estas por ni "neŭtrale homa", sed ilo por faciligi nian batalon kontraŭ la kapitalisma ekspluatado.

La verketo: For la Neŭtralismon! faris negativan laboron, en tiu senco, ke ĝi celis nur montri la neceson por la esperantistaj laboristoj aparte organiziĝi. Tiu broŝuro jam havis tri eldonojn, kio montras, ke ĝi trovis bonan akcepton ĉe nia popoleto.

Ĉi tiu dua verketo celas fari pozitivan, konstruan laboron. Ni esperas, ke ĝi ne havos malpli da sukceso ol la unua.

E.L.

18. Julio 1928.