Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
V
APERO DE NOVA TENDENCO: SENNACIISMO

La Zamenhofa lingvo jam ekzistas de 40 jaroj; okazis 20 universalaj esperanto-kongresoj neŭtralaj kaj 8 universalaj kongresoj de SAT. Rilatoj inter esperantistoj el ĉiuj landoj fariĝis relative oftaj. Esperantio fariĝis kvazaŭa regno super la aliaj. Proletaj esperantistoj pro senlaboreco aŭ persekutoj de reakciaj registaroj estis dispelataj tra la mondo. Kaj ĉie ili povis konstati la ekziston de klasoj, de riĉuloj unuflanke kaj mizeruloj aliflanke; ili spertis, ke ĉie la ekspluatemo de la mastroj estas limigata nur per la klasbatalemo kaj organizkapablo de la ekspluatatoj. Fabrikestroj atentas nur pri la lerto kaj produkto-kapablo de la laboristoj, ne pri ilia nacieco. Okazas nemalofte, ke laboristaj regnanoj en iu lando plendas pro tio, ke ili senlaboras, dum "fremduloj" havas okupon. Tiel kreiĝas laborista naciismo. Tiuj proletoj ĝis nun ne komprenis, ke, ĉu rilate la aĉeton de laborforto aŭ krudaĵoj, ĉu rilate la vendon de fabrikaĵoj sur la merkato, la konkurenco jam delonge ne limiĝas je landlimoj, sed etendiĝas al la tuta mondo. Ekzemple, la stariĝo de teksindustrio en Hindio okazigis krizon en Britio kaj senlaborigis tie multajn laboristojn.

Aliflanke, post la patriota mondbuĉado, multaj nacioj "liberiĝis"; ŝtatoj "sendependiĝis". Kaj la proletoj el tiuj regnoj hodiaŭ konstatas, ke ilia situacio ne pliboniĝis. Ili sekve konkludis, ke nacia liberiĝo estas por laboristoj simpla iluzio. Ĝi profitdonas nur al burĝoj, aŭ al tiuj kiuj okupas bone pagatajn ŝtatpostenojn. Nacie nur la komuneco de lingvo ligas la ekspluataton al la ekspluatanto. Sed proletaj esperantistoj rompis tiun ligilon; ili almenaŭ forte konvinkiĝis, ke la lingvaj baroj estas facile renverseblaj, ĉar ili povis mem interrilati tiom facile kaj amike kun alilandanoj en la tuta mondo. Tiel kreiĝis ia konkreta stato, ia mikrokosmo (malgranda mondo), sur kiu povis naskiĝi la ideo pri sennaciismo. Troviĝis anticipemaj spiritoj por prezenti al si bildon de tutmonda socio mastrumata laŭ raciaj principoj, socio en kiu ne ekzistus landlimoj kaj estus uzata kiel kulturlingvo nur esperanto.