Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

laboristaj organizoj? Sen ia ŝanceliĝo mi respondas: ne! Sendube okazis internaciaj kongresoj k manifestacioj dum kiuj bombaste estis parolate pri tutmonda interfratiĝo, pri pacaj rilatoj inter la nacioj ktp. Sed malgraŭ tio la partoprenantoj, zorge flegantaj sian nacian lingvon, restis spirite k anime angloj, germanoj, italoj, rusoj ktp. Nenio konkreta estis entreprenata por forigi tian staton. Nenio, — ĝis la starigo de Sennacieca Asocio Tutmonda....

Kaj dum okazis tiuj internaciaj — ne sennaciecaj — manifestacioj, la diversaj ŝtatoj per la lernejo, per la preĝejo, per ĉiuj celkonformaj rimedoj klopodis tre sukcese encerbigi al siaj regatoj naciecan ideologion. Tial hodiaŭ la naciismo malebligas unuiĝon de l’ popoloj, kvankam ekzistas objektivaj kondiĉoj por ke povu okazi tiu kunfandiĝo.
Pro teknikaj progresoj nia planedo ja pli k pli malvastiĝas, sed ŝajnas, ke la spirita horizonto de l’ homoj ankaŭ malvastiĝis dum la lastaj jaroj....

Kaj tamen la senĉese malvolviĝantaj produktofortoj pli k pli postulas mondekonomion k liberan mondmerkaton. Kio rezultos de tio? Nu, karaj Gekamaradoj, pardonu min, sed ne promesinte prezenti al vi idilian bildon pri la nuna stato de l’ mondo, mi povas nur antaŭdiri katastrofon. Ĉar la proletaro ne kapablis forte unuiĝi super la landlimoj k akiri la necesan konscion pri la historia misio, kiun bonkrede Marks atribuis al ĝi, verŝajne internacia milito kun ĉiuj siaj abomenindaĵoj kreos novan, provizoran ekvilibron en la mondo. Eble tiu milito detruos kelkajn limojn k konsistigos pli grandan unuon ĉirkaŭ la venkinta popolo.
La historia procezo ne povas longe esti haltigata, k ni scias, ke ĝis nun ĝi ĉiam trabatis al si la vojon per armiloj. Rimarku, ke en la nuna stadio ne eĉ ĉiuj popoloj samlingvaj estas unuigitaj. Kaj necesis la veno de Musolini k de Hitler sur la historian scenejon, por ke Italio k Germanio akiru sian definitivan nacian unuiĝon. Vi ja scias, ke en Germanio antaŭ ne longe ekzistis ankoraŭ duonsendependaj landoj. Nun tia sendependeco malaperis; sed ĉu ne estas plorinde, ke tian pli intiman kunfandiĝon de l’ germana popolo ne faris la dum pluraj jaroj regintaj internaciistoj, sed fanatika naciisto?

***

Karaj Gekamaradoj! mi avertis vin, ke mia parolado ne estos entuziasmiga. Vi certe nun konstatas, ke mi ne trompis vin tiurilate. Ne kredu tamen, ke nenio laŭ mia opinio estas farebla; ke ni devas tute rezigni antaŭ la sorto k atendi senage la venon de pli favoraj tempoj por propagandi nian lingvon, k rekomendi al la laboristaro novajn vojojn, laŭ kiuj ĝi povos pli sukcese ol ĝis nun atingi sian emancipiĝon.