Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

civitanoj, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata, enlanda edukado metis en niajn kapojn k korojn.”

Estas ja vere, ke nenia universala kuracilo ekzistas. Sed estas same vere, ke nenia vera progreso povas okazi ekster la kapo k koro de l’ homoj. Plej alte evoluinta tekniko povas paralele ekzisti kun moroj barbaraj. Ne estas vere, ke niaj ideoj estas nur la „reflekto” de la ekstera medio k ke sufiĉas aliigi tiun medion por ke ankaŭ aliiĝu nia menso. Tio estas tro simplisma teorio. Cetere ĝiaj adeptoj mem kontraŭdiras ĝin per sia tuta agado: ili ja multe propagandas k agitadas por ŝanĝi la ideojn de tiuj, kiujn ili volas varbi al siaj propraj.

Ideoj ja ne ekzistas en si mem ekster la cerbo de homoj, sed ili tamen estas grandaj fortoj k kiam ili estas eraraj, tiam ekzistas grandaj danĝeroj. La rasismo, la naci-socialismo (konstruado de socialismo en unu sola lando) estas danĝeraj ideoj; ili preparas la menson de homoj al konsento partopreni naciecajn militojn.
Sed bonfaraj estas ideoj, kiuj celas al universalo, al interfratiĝo k kunfandiĝo de l’ popoloj. Ĉiu vera, reala progreso iras laŭ tiu direkto k ĉio, kio kontraŭas k baras estas esence reakcia, eĉ se la kontraŭantoj k barantoj patose eldiras revoluciajn parolojn....

Ĉe la komenco de mia parolado mi diris, ke por ĉiu normala homo iam stariĝas la demando: „kiel utiligi mian energion, mian liberan tempon?” Estas ja tre grava demando. Se sincera homo elektas eraran vojon, verŝajne iun tragediecan tagon okazos, ke ĝi ekvidos sian eraron k ĉagrene ekkonscios, ke ĝiaj fortoj estis misuzataj, estas senprofite perditaj.
Ĉu ni, esperantistoj, povas timi tian kruelan disreviĝon? Mi havas la firman konvinkon, ke ni povas esti tute trankvilaj tiurilate. Se ni ne povas havi la certon, ke „ni atingos la celon en gloro”, kiel kantis Zamenhof en sia bela poemo „La Vojo”, almenaŭ ne ekzistas ĉe mi dubo, ke ni vojas al la ĝusta direkto. Mi diris pesimisme, ke ŝajne la homaro tendencas refali en ian mezepokon, sekve de la absolutismo, kiu pli malpli infektas preskaŭ ĉiujn intelektojn el la mondo; sed post tiu malbeninda tempo okazos renesanco. Post nigra nokto, ĉiam sekvas hela tago. Kaj eĉ en la plej profunda nokto ekbriletas iafoje steletoj en la ĉielo. Ni estu tiuj steletoj, kiuj modeste brilas k malebligas, ke vojirantoj tute malesperu. En la landoj, kie ni ĝuas ankoraŭ iom da libero, ni duobligu niajn penojn por enradikigi esperanton; kun niaj amikoj el la diktatorecaj landoj ni profitu ĉiujn okazojn, ni uzu ĉiujn rimedojn por ne tute perdi kontakton kun ili; ni kuraĝigu ilin k ne riproĉu, se ili aliĝas al la esperanto-organizoj tolerataj de diktatoroj.