Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi ne ĉeestis la komencon de la parolado de Lanti, sed aŭdis tamen sufiĉe por havi la konvinkon, ke necesas protesti kontraŭ lian pesimismon, kiu povas havi kiel rezulton malkuraĝigi laboristojn k sekve malutili al ilia batalo kontraŭ la burĝaron. Lanti ne rajtas semi dubon en niajn vicojn. Kaj precipe min indignas tio, ke li metas Stalin, Musolini k Hitler en la saman kategorion. Tio ankaŭ estas absolutismo. En Sovetio regas la Proletaro k la tiea reĝimo nenial estas komparebla kun la diktatorecoj el Italio k Germanio. Estas malbona faro de Lanti ataki Sovetion k tiel helpi al la burĝaro tutmonda, kiu deziras ĝian pereon. Mi protestas kontraŭ la dirojn de Lanti, kvankam mi ne estas komunisto; sed mi konsideras kiel devon defendi la sovetian popolon, la landon, kie oni konstruas socialismon....

Kdo Lanti. — Estas iel bedaŭrinde, ke la ĵus parolinta kdo devigas min ripeti, kion averte mi tuj diris ĉe komenco: Miaj herezaj paroloj havas nenian programecan karakteron k ili nur celas instigi la aŭskultantojn al pripensado k al memstara prijuĝo. La kdo emfazis, ke li ne estas komunisto; tio liaflanke estas nekonsekvenca sinteno, ĉar li subtenas la vidpunkton de komunistoj. Sed ja ekzistas diversspecaj komunistoj k ne ĉiuj aprobas la politikon de Stalin. Mi mem apartenas al tiu kategorio. Cetere, ekde la stariĝo de la III-a Internacio ĝis 1928, mi estis kompartiano, kvankam jam ne tute „ortodoksa”. Ĝis tiam ekzistis en Komintern libera pensesprimo; tiam ne ankoraŭ estis naskiĝinta la esence reakcia teorio de Stalin pri eblo konstrui socialismon en unu sola lando k pri neceso de pensa „monoliteco” en la Partio. En Sovetio ne konstruiĝas socialismo, sed ŝtatkapitalismo el la plej malbona speco. Nenie en la mondo estas tiom granda diferenco inter la salajroj. La vivkondiĉoj de la simplaj laboristoj k kamparanoj estas tie mizeraj; mankas al ili la plej necesaj vivnecesaĵoj; mankas ĉia libero; regas ne la Proletario, sed la.... Sekretario.... Fulmotondro! tian „socialismon” ni ne volas....
Oni bonvolu kredi, ke se finfine mi akiris firman opinion pri la Stalina regsistemo, tio ne okazis sen longe antaŭa ŝanceliĝo k sen serioze objektiva esplorado estinte mem dum ok jaroj ano de Komintern, mi emis kroĉiĝi al miaj esperoj, al mia deziro kredi, ke tiu organizo estas la gvidanto de l’ mondproletato. Sed fine mi tute disreviĝis k hodiaŭ konsideras kiel devon, averti la laboristojn, ke ili ne submetiĝu al iu ajn partia diktaturo, kiu neeviteble tendencas fariĝi diktatoreco de nur unu persono.
En la jaro 1922 mi jam vizitis Sovetion k restis tie dum tri semajnoj. Reveninte kun malbonaj impresoj, mi publikigis ilin en la tiama Sennacieca Revuo (Sekve mi estas malnova herezulo), avertinte la legantojn, ke „impresoj” ne estas juĝo. Tiu simpla fakto klare montras ke tiam regis en Komintern libera