Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

11

En sia agado la homoj estu ĉiam gvidataj de konsidero pri ŝparo k boncela utiligado de energio k materialo. Kaj ilia persona konduto estu tia, ke ĝi certigas glatajn rilatojn kun la proksimuloj.

12

Pri fabrikado k posedo de armiloj povu decidi nur respondeca mastrumaparato raciula.


Tiuj postulatoj — por mi preskaŭ aksiomoj — havas kiel konsekvencon la neceson de: a) universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus Polico, laŭ la etimologia senco de l’ vorto; b) universala mono, ĉiam k ĉie samvalora k neinterezoproduktipova ; c) universala lingvo; ĉ) universalaj kalkuliloj k mezuriloj; d) universalisma edukado eŭgenika, kiu tamen ne celus unutipigecon, sed, male, la malvolvon de ĉiuj normalaj individuecoj; edukado, kiu malvolvus en la homa cerbo la racian tendencon malprofite al la mistika, k vekus, stimulus k firmigus en ĉies koro senton pri justo, ordo, respondeco, k, plie, pri toleremo rilate ĉion, kio ne estas esenca por certigi materian bonstaton al ĉiuj homoj.

Ekzistas ja en la homa naturo pli malpli forta emo al revado k fantazio. Eble la vera saĝo homa postulas, ke iafoje oni ne kondutu tute… saĝe. En racie mastrumata socio, poetoj k artistoj