Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiu basko, ĉiu kataluno konsentas esti nomata «hispano»? Antaŭ ĉi tiu milito, ekzistis en Francio relative forta movado por la sendependiĝo de Bretonio, aperis tiucele 7 gazetoj en bretona lingvo: k certe tiuj bretonoj ne volas esti nomataj «francoj».

Etimologie, nacio ja rilatas al naskiĝejo, kiel patrio, al la loko, kie vivis k entombiĝis la gepatroj. Nu, ĉe mia klaso[1], en Parizo, dufoje mi havis po unu negra lernanto. Ambaŭ naskiĝis en Francio k iliaj gepatroj estis «francoj». Samtempe mi ankaŭ havis ĉinan lernanton, kiu naskiĝis en Parizo k tamen ne estis «franco», tial ke liaj gepatroj ne klopodis por akiri la francan civitanecon. Sekve?!…

Mi ne faras diferencon inter ŝtato k nacio, tial ke la historio instruas, ke estas la ŝtatoj mem, kiuj, dum la daŭro de jarcentoj, kreis la nunajn naciojn. Estus eĉ nemalfacile starigi tezon, laŭ kiu ne ekzistas esenca diferenco inter patrio k partio, k el la okazoj, kiujn vi mem travivis en Hispanio, oni povus kolekti faktajn argumentojn apoge al tia tezo…

Miaopinie, la naciismo, same kiel la rasismo, estas nur demagogia agitrimedo lerte uzata de regaviduloj. Ĉiu tiaulo preferus esti prezidanto

  1. Lanti estis teknika instruisto en Parizo. (Rim. de l’ eldon.)