Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

riĉa, laboras por la socio, ĉu sur la kampoj, ĉu en la metiejoj, ĉu en la ŝtataj oficejoj; eĉ la diaj kaj naturaj fortoj estas varbitaj por partopreni la kolektivan vivon».

Kaj tiu mirinda socia konstruo forfalis; pereis la potenca imperio, ĉefe pro tio, ke la idea superstrukturo de la socio tro forte baris al normala evoluado.

La spiritostato de egiptoj ne permesis normalan adaptiĝon al la necesaj, novaj kondiĉoj. La kadavra religio akiris en ilia vivo tioman gravon, ke preskaŭ la tuta energio de l’ popolo estis foruzata por servado al la morto. La tero pli kaj pli loĝatiĝis de mortintoj. Apud ĉiu urbo estis grandega mortintejo, kie mumie konservitaj kadavroj kvazaŭ spitis la tempon kaj uzurpis spacon al la vivantoj.

Estis tempo, kiam, laŭ la kredo de l’ popolo, nur la faraono kaj kelkaj eminentuloj ĝuis senmortecon. Sed post revolucioj, per kiuj la popolo akiris diversajn rajtojn sociajn kaj religiajn, estiĝis kredo, ke eĉ la plej simpla plebano ankaŭ povas, post sia morto, fariĝi ia dio. Sed por tio necesis zorge konservi la kadavron. Tial ĉiu egipto laboradis por prepari al si taŭgan tombon kaj kiel eble plej luksan sarkofagon.

Ĉe tia konstato ĉu oni povas nei la forton de ideoj? Ni memoros pri tio, kiam temos diskuti pri la naciisma ideologio nuntempa, kiu simile riskas pereigi la eŭropan civilizon per sia maladaptiĝo al la modernaj produktokondiĉoj.