Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

VORTOJ DE K-DO LANTI

—— Ho! ĉesu, ĉesu, mi petas; mi ne venis al vi por aŭdi apologion pri Marks… Mi deziras nur ekscii, ĉu vi ĉesos defendi la sennaciismon se okaze « via » Partio malaprobus ĝin.

—— Stranga demando.

—— Ĉu stranga, kiam oni scias, ke la prezidanto de Komintern primokis esperantismon.

—— Mi tuj rimarkigu, ke esperantismo k sennaciismo ne estas du samsignifaj vortoj. Ĉu do, kiel iaj kontraŭuloj de SAT, vi volas identigi ilin?

—— Ne, tute ne… Sed rimarku, viavice, ke sennaciismo ne estus defendebla, se ne ekzistus mondlingvo. Sekve, tial ke Zinovjev primokis la mondlingvanojn, konsekvence nia sennaciismo estas ankaŭ primokata.

—— Logike vi argumentas. Sed vi forgesas, ke nur Komintern, kongresanta, povas decidi pri tiaspecaj demandoj. Zinovjev eldiris simple sian personan opinion, k neniel lia diro devigas komunistojn konsideri ĝin kiel decidon de Komintern.

Fakte, ĝis nun, neniam la mondlingva problemo estis serioze pristudata de niaj oficialaj rondoj. Kaj ĝuste pro tio mi konsideras kiel mian komunistan devon klopodi k batali por ke nia plej alta Instanco aŭskultu nian voĉon k solvu tiun problemon.

Mi do petas vin, ke antaŭ ol direkti al mi vian demandon, vi atendu ĝis Komintern estos per kongresa decido deklarinta, ke estas malpermesate al komunistoj uzi k propagandi esperanton; ke maleili devas ĉiaokaze defendi sian gepatran lingvon, k konsekvence sian patrion; unuvorte ĝis Komintern klarigos la dirojn de Marks, kvazaŭ la katolika Eklezio klarigas tiujn de Jesuo…

—— Via ironia respondo ne kontentigas min. Por ĝin rebati sufiĉas diri, ke ĝuste la komunistgvidantoj en Germanio identigas la interesojn de l’ Proletaro kun tiuj de la nacio; ili diras, kiel la naciistoj, ke: « la Germanoj devas liberigi sian landon el sub la fremda jugo. »