Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

movadon. Nu, ĉe niaj plej altaj instancoj ni trovas nur skeptikon k eĉ mokojn pli malpli kaŝitajn.

Ĉu ni devas malkuraĝiĝi pro tio? Certe ne. Ni ne forgesu, ke nia pure proleta movado esperantista estas ankoraŭ tre juna. Ĝis nun ni ne povis sufiĉe grandskale montri la praktikeblon de la mondlingvo k tiele altiri la seriozan atenton de la laboristaj gvidantoj al nia afero.

Hodiaŭ sufiĉu la konvinko, ke ni antaŭeniras en la bona direkto. Necesas nur ne halti por ke, post pli malpli longa tempo, ni povu postuli, anstataŭ almozpeti, ĉe la laborista gvidantaro, kiel okazas nuntempe.

SAT montris al ni la ĝustan vojon.

Antaŭen!…

(9-VII-1925.)

Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo

Diri, ke esperanto estas facile ellernebla, estas gravega eraro. Mi asertas, ke ĝi estas pli malfacila ol iu ajn alia lingvo.

— Paradokso!… Absurdo!… — Eble, sed almenaŭ bonvolu atente pripensi jenon: unu el la ĉefaj trajtoj de l’ artefarita lingvo estas ĝia logikeco. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradicion, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko.

Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj naturaj lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. Kaj se ni lernas fremdan nacian lingvon, ni trovas en ĝi similajn nelogikaĵojn, kiel tiajn ekzistantajn en nia gepatra. Tial nia spirito troviĝas kvazaŭ en konata regiono k alkutimiĝas.