Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

servas sian kredon, ne dank’ al, sed malgraŭ la Biblio!…

La homo estas stranga besto: en ĝia cerbo baraktas iomete da racio kun multege da kredo k superstiĉo. Kaj oni grave erarus opiniante, ke nur eklezianoj estas sub influo de senbazaj kredoj k superstiĉoj…

(28-III-1929.)

Se Lenin estus esperantisto

K-do Umo asertas, ke la mondlingva movado ne progresas rapide, tial ke esperanto ne estas sufiĉe perfekta lingvo. Liadire se oni akceptus la reformetojn, kiujn li proponas aŭ aplikas mem, ni vidus nian aferon progresi rapide.

K-do Jeo emfazas, ke se SAT akceptus la programon de lia partio, ĉi lasta fariĝus simpatia al nia lingvo k certe akceptus ĝin.

Ambaŭ K-doj estas tre sinceraj, konvinkitaj k pretas defendi sian vidpunkton ĝis mortkondamniĝo — ekskluzive.

Kaj ekzistas multaj aliaj K-doj, kiuj kredas, ke sufiĉus alpreni la de ili proponitan rimedon aŭ taktikon por baldaŭ atingi la « celon en gloro ».

Mi estas tiaulo, kiu ne kredas je baldaŭa efektiviĝo de niaj deziroj. Sed ne estas malutile esploreti pri la kaŭzoj de tiu malrapida progreso. Laŭ mi, la ĉefa kaŭzo estas, ke ĝenerale la esperantistoj mem ne sufiĉe konscias pri la gravo de la ilo, kiun ili uzas. Estus eĉ pli ĝuste diri, rilate al kelkaj: per kiu ili kvazaŭ ludas. Ja, por granda nombro da esperantistoj la partopreno en nia movado estas ia ludo, ia modo, kiujn ili forlasas, tuj kiam logas ilin alia modo.

Por konscii la gravon de la esperanta afero,