sin titolas internaciaj, regas senkonscia naciemo. Kaj eĉ en Rusio, kie politike triumfis la revolucio, naciaj problemoj estas malfacile solveblaj pro la ekzisto de forta naciema sento ĉe la amasoj. Eĉ en la tiea komunista Partio okazas kelkfoje inter Rusoj k Poloj konfliktetoj, kiujn estigas nur nacia sento.
Por ĉiel labori al la sufokado de tia naciemo, ni volis, ke la gvidantoj de SAT ne povu paroli je la nomo de iu ajn nacio, ne reprezentu iun ajn naciecon. Konsekvence je ĝia eduka tasko SAT devas do kiel k kiam eble ignori la naciojn. Tial la sektorsistemo logike sin trudas.
— Ĉu tamen tia sektorsistemo ne ŝajnas tro artefarita, « nenatura »? Mi timas, ke oni konsideru nin kiel fantaziulojn.
— Bela argumento en la buŝo de esperantisto! Ĉu do esperanto ankaŭ ne estas io artefarita, nenatura? Ĉu do la esperantistoj ne estas ankoraŭ konsiderataj de superrealistoj kiel fantaziuloj? Mi ripetas, ke la tasko de SAT estas kultura. Ni volas kulturi ĉe niaj membroj « fortikan senton de homeca solidaro ». Nu, la homeco vidiĝas ĝuste per tio, ke, male je la bestoj, la homoj adaptas la naturon al siaj bezonoj k ne sin adaptas al la kruda naturo. La naciema sento estas io natura, kion revolucio ne detruas. Tial estas nia kultura tasko elŝiri tiun senton, kiel terkulturisto elŝiras lolon en sia tritika kampo. La tritiko estas io kulturita, artefarita, dum la lolo estas io tute natura. Ni volas kulturi en ni la homecon k fordetrui la naciecon — samkiel la kamparano kulturas la tritikon k elŝiras lolon.
Sur la spirita kampo tia estas la kultura tasko de SAT, kiu posedas por plenumi ĝin la necesan ilon, esperanton. Tian taskon ne tiel trafe k sukcese povas plenumi organizoj samcelaj, sed konsistantaj el nesamlingvanoj. Tial nia organizo havas mision, kiun ĝi devas plenumi malgraŭ ĉiaj ajn atakoj k miskomprenoj…
— Mi ja scias, ke multe da niaj partiaj gvid-