Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ĉefaĵo estas posedi la ilon k scipovi lerte ĝin uzadi. Aliiĝos la cirkonstancoj en la blankaj landoj; venos certe la tago, kiam estos eble utiligi malkaŝe la akiritan k bone akrigitan ilon por niaj klasaj celoj.

Kiuj ne komprenas tion, kiuj krias: « For la neŭtralismon! » en la terorlandoj, tiuj, en plej bona okazo, estas blindaj fanatikuloj, aŭ simple provokistoj…

La vera kuraĝo ne konsistas el fanfaronaĵoj; vera heroo ne oferas senbezone sian vivon; male li ŝirmas zorge sian bruston por batali venke, kiam la cirkonstancoj fariĝos favoraj.

La vera kuraĝo ankaŭ estas diri la veron, eĉ kiam tio povas domaĝi al la verdiranto…

Sed, kompreneble, ju pli la cirkonstancoj devigas nin rezigni provizore niajn principojn en la blankaj landoj, despli ni devas rigore apliki ilin tie, kie regas ankoraŭ la burĝa demokratio.

Vivu la neŭtralismo! tie, kie nia obeinda, sed ne obeebla agitvorto: « For la neŭtralismon! » riskas detrui tute la esperantan vivon…

(25-VIII-1929.)