Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiel oni vidas, la « ideo » — mi petas pardonon — la invento de Hargrivs havis eksterordinarajn sekvojn.

Ĉu estas malĝuste rezoni, argumentante, ke la « invento » de Zamenhof kapablas ankaŭ kaŭzi grandegajn ŝanĝojn en la mondo?

Estas vere, ke « invento » per si mem ne havas socian gravon. Necesas ja la ĝenerala aplikado de la invento.

Necesis, ke laboristoj konstruu k funkciigu la teksmaŝinojn de Hargrivs por ke okazu la grandega priparolita ŝanĝo.

Same necesas, ke la laboristoj aplikadu, uzadu kiel eble plej ofte esperanton por malligi ĝian kaŝitan forton, por ebligi la grandajn ŝanĝeblojn, kiuj kuŝas latente en la universala lingvo.

La SAT-anoj povas havi la certon, ke ili faras pozitivan, tre fruktodonan laboron, penante laŭ tutmonda skalo aplikadi esperanton.

Eble estas pro tio, ke oni ne sufiĉe insistadis pri la granda signifo de nia movado, ke tiom da esperantistoj laciĝas k forlasas niajn vicojn.

Antaŭ ol provi konvinki la alpropaganditojn, ni unue fortege konvinkiĝu mem, ke la sennaciisma ideo portas en si forton grandegan k kies utiligo estas nepre necesa por ŝanĝi la kriman sociordon nunan, por finfine fordetrui la landlimojn k sur iliaj ruinoj konstrui justan, senklasan socion.

(19-VIII-1926.)