Paĝo:Le Dantec - La konflikto, 1987, Lanti.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per longa klerigado pri tio, kio ŝajnas al mi vera ; la lastan nokton vi pasigis vojaĝe kaj vi sendube bezonas ripozon.

La okuloj de la abato ekbrilis.

— Estu tute trankvila, mia kara s-ro Fabricio, li respondis. Mia korpo estas laca pro la vojaĝo, sed interesa diskutado filozofia estos al mi pli bonefika ol unuhora kuŝado kaj, cetere, mi devas konfesi al vi, ke nun mi ne povus dormi, antaŭ ol ekscii ĝis kia grado vi eraras kaj esti pripensinta la rimedon por vidigi al vi la veron.

La ĝentila s-ro Tako ne povis deteni sin rideti, aŭdante tiun novan malaprobon al sia sistemo ; li tamen ĉiel preparis sin por ekparoli, li purigis al si la nazon, tusis kaj rigardis al sia poŝhorloĝo :

— Ĵus vi memorigis, s-ro abato, li fine diris, pri tio, kion vi nomis mia indiferento rilate al religio dum la tempo, kiam ni ambaŭ estis junaj ; estus preferinde, se vi riproĉus nur pri malemo akcepti stereotipajn formulojn, ĉar la zorgo, kiun mi havas ekde dudek jaroj por akiri opinion pri tiuj ĝeneralaj demandoj pruvas, ke ili interesas min. Kiam ni interkonatiĝis, tiam mi tamen konfesas, ke mi ne konsideris kiel tujan eblon por mi ektrakti la gravajn problemojn, kiujn mi poste studadis ; mi estis nur studento pri eksperimentaj sciencoj kaj mi volis unue studi kion verkis la kleruloj ; mi sincere esperis trovi en tiu studado plenan kontentigon al mia deziro kompreni. Ĝi estas la legado de l’ verkoj de Klodio Bernar[1]

— Klodio Bernar estis kredulo, kiam li mortis, interrompe diris la abato.

— La legado de l’ verkoj de Klodio Bernar, rediris s-ro Tako, kaŭzis mian unuan elreviĝon. Mi estis edukita kun admiro al lia genio kaj, antaŭ ol lin koni, jam mi kutimis konsideri lin kiel giganton. Mi ne kaŝos al vi, cetere, ke mi hodiaŭ lokas lin apud Pasteŭr inter la homoj, kiuj plej laboris por la scienco kaj la homaro.

— Pasteŭr ankaŭ estis spiritualisto kaj mortis kun piaj sentoj, diris abato Ĵozon.

– Pri tio ni reparolos pli poste, respondis Fabricio. Mi nur diris al vi, ke Klodio Bernar kaŭzis al mi elreviĝon :

pro tio, ke kun junuleca naivo mi esperis trovi en liaj

  1. Claude Bernard.