mi ĝuis dum kelkaj semajnoj ian ripozon, ian perfektan feliĉegon, verŝajne similaj al la feliĉo, kiun havigas al vi via kristana kredo. Iom post iom mi komprenis, ke la tiom loga klarigo de Darŭin ne estas kompleta, sed ankoraŭ nun mi ne povas relegi tiun admirindan libron, ne estante kaptita per entuziasmo ; mi estas darŭinano ĉiufoje, kiam mi legas liajn verkojn.
— Vi priskribas al mi fidele, diris ridetante la abato, la falsajn kaj mallongdaŭrajn ĝojojn, kiujn havigas la verkoj inspiritaj de la Malamiko de l’ homoj. Mi tamen estas feliĉa konstati, ke vi scipovis taksi la malriĉon de tiu nutraĵo, malgraŭ ĝia bongusteco, kaj plezure mi notas la konfeson, ke vi ne estas darŭinano, krom en kelkaj erarhavaj momentoj.
— Mi timas, ke senvole mi erarigis nin : mi ja ne estas darŭinano, tial ke mi kredas, ke la natura selekto ne ĉion klarigas, sed mi estas transformisto tiom konvinkita kiel povis esti tiaj Darŭin kaj Lamark[1]. Darŭin tiom laboris por la vulgarigo de l’ transformista teorio, ke oni faris el la darŭinismo la sinonimon de l’ transformismo. Oni tamen povas konsenti pri la aliiĝo de la specoj, ne kredante, ke la darŭina klarigo estas senmanka.
— Efektive, mi ne ĝuste komprenis, diris la abato, kaj pro tio mi bedaŭras : ĝi estas plia eraro kontraŭbatalenda ; sed dume ni ne pritraktu tiun apartan demandon ; mi aŭskultas kun la plej granda intereso la historion pri via spirito kaj viaj sciencaj konvinkoj.
— Ekvidante, ke la klarigado de Darŭin ne estas tute kontentiga, denove daŭrigis s-ro Tako, mi tute perdis la fidon al la aŭtoritato de l’ kleruloj…
— Kaj saĝe vi agis, interrompe diris la abato. Nur la Eklezio ricevis de Dio la senerarecon, kaj la scienculoj povas eltrovi nur akcesorajn erojn da vero. La scienco neniam kontentigos nian animon, kiu avidas la senlimecon.
— Mi do decidis, ridetante daŭrigis s-ro Tako, elprunti de l’ kleruloj nur la pozitivajn rezultojn de iliaj eltrovoj ; mi penadis por starigi al mi mem rezonitan sintezon el la faktoj science akceptitaj, sekvante laŭlitere tiun malhumilan principon de Kartezo : “Ne atentu pri tio, kion oni antaŭe pensis aŭ skribis, sed prikonsideru nur tion,
kio ŝajnas al vi mem evidenta.”
- ↑ Lamarck.