Izidoro malfortiĝis, tuj superita de sia kontraŭulo. Estis la fino. Iu mano leviĝis super li, armita per tranĉilo, kaj ekfalis. Iu fortega doloro brulvundis al li la ŝultron. Li rezignis.
Ŝajnis al li ke oni serĉfosis en la internan poŝon de sia jako kaj ke oni forprenis la dokumenton. Poste, tra la mallevita vualo de siaj palpebroj, li divenis la viron kiu transsaltis la fenestrobreton...
La samaj ĵurnaloj kiuj, la morgaŭo, matene raportis la lastajn epizodojn okazitajn en la kastelo de Ambrumesi, la falsaranĝadojn de la kapelo, la malkovron de la kadavro de Arseno Lupeno kaj de la kadavro de Rajmonda, kaj fine la murdo de Botreleo per Breduo, la registristo de la enketjuĝisto, la samaj gazetoj konigis la du sekvajn novaĵojn : La malapero de Ganimard kaj la forrabo, en plena taglumo, meze de Londono, tiam kiam li estis entrajniĝonta al Dovero, forrabo de Herloko Ĥolmes.