Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

patro kiun iu depeŝo tute haste vokis, kaj oni admiris la sindonemon de F-ino de Jevro kiu trapasis noktojn ĉe-lite de la vundito.

Poste, estis la rapida kaj ĝoja konvalesko. Fine, ni baldaŭ scios ! Ni scios kion Botreleo promesis riveli al S-ro Baptofilo kaj la definitivajn vortojn kiujn la tranĉilo de la krimulo malebligis lin prononci !

Kaj ni ankaŭ scius ĉion kio, ekster la dramo mem, restis nepenetrebla aŭ neatingebla de la streboj de la justico.

Botreleo, libera, resanigita el sia vundo, ni ricevus ajnan certecon pri la sinjoro Harlington, la enigma komplico de Arseno Lupeno, kiun ni ankoraŭ detenis en la malliberejo de la Sano. Ni ekscius kion okazis al la registristo Breduo post la krimo, tiu alia kunfripono kies la aŭdaco estis vere konsterna.

Botreleo libera, ni povus fari al si klaran ideon pri la malapero de Ganimard kaj pri la forrabo de Ĥolmes. Kiel du atencoj de tia speco eblis okazi ? La anglaj detektivoj, same kiel siaj kolegoj el Francio, havis neniun indikaĵon pri tio. Pentekostan dimanĉon, Ganimard ne revenis hejmen,