Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skribaĉas per inko foliangulon ? Aŭ ĉu estis du magiaj vortoj per kiuj la tuta granda aventuro de la aventuristo Lupeno akirus sian veran sencon ? Ni sciis nenion.

Ni baldaŭ scios. Ekde pluraj tagoj, la folioj antaŭsciigis la alvenon de Botreleo. La lukto estis baldaŭ rekomenconta, kaj ĉifoje, senindulga de la flanko de la junulo kiu brulas preni sian revenĝon.

Kaj ĝustokaze lia nomo, per grasaj literoj, kaptis mian atenton. La Granda ĵurnalo enskribis supre ĝiaj kolumnoj la sekvan noton :

Ni akiris de S-ro Izidoro Botreleo ke li rezervas al ni la novecon de liaj riveladoj. Morgaŭ merkredon, eĉ antaŭ ol la justico estos informata, La Granda ĵurnalo publikigos la kompletan veron pri la dramo de Ambrumesi.

- Tio promesas, ĉu ne ? Kion vi opinias pri tio, kara mia ?

Mi eksaltis en mia apogseĝo. Estis apud mi sur la proksima seĝo iu kiun mi ne konis.

Mi ekleviĝis kaj serĉis armilon per okuloj. Sed ĉar lia sinteno ŝajnis tute