Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Viaj amikoj ne malpravis.

- Fakte, Breduo kiun ni alligis speciale al via persono, estis altvalora por ni. Sed kun tiu entuziasmo propra al ĉiu novulo kiu volas distingiĝi, li iom troigis la fervoron, kaj malhelpis miajn planojn arogante al si, meminiciate, frapi vin.

- Ho ! Tio estas eta malfeliĉo.

- Sed ne, sed ne, kaj mi severe admonis lin. Mi tamen devas diri favore al li ke li estis surprizita pro la neatendita rapideco de via enketo. Vi lasintus al ni kelkajn horojn pli, vi eskapintus tiun ĉi nepardoneblan atencon.

- Kaj mi sendube havintus la grandan avantaĝon suferi la sorton de S-roj Ganimard kaj Ĥolmes ?

- Absolute, eligis Lupeno ridante ankoraŭ pli forte. Kaj mi ne konus la kruelajn suferegojn kiun via vundo kaŭzis al mi. Mi ja travivis, mi tion ĵuras al vi, kruelegajn horojn,