Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

avertis lin. Estas ŝi kiu signalis al li la urĝon de iu operacio. Sendube estas ŝi kiu anstataŭigas kaskedon al la alia. Estas ŝi kiu faras skribi la faman bileton kie ŝi estas persone montrita kaj minacita - kiel, post tio, ni povus suspekti ŝin ?

"Estas ŝi kiu, ĝuste kiam mi estis konfidonta al enketjuĝo mian unuajn impresojn, asertis esti antaŭtage vidinta min en la kopso, maltrankviligis S-ron Baptofilon koncerne min, kaj trude mutigis min. Danĝera manovro, certe ja, ĉar ĝi vekis mian atenton kaj direktis ĝin kontraŭ tiu kiu superŝutas min per akuzo kiun mi scias falsan, sed efika manovro ĉar temas unue gajni tempon kaj fermi al mi la buŝon. Kaj estas ŝi kiu, dum kvardek tagoj, nutris Lupenon, alportis al li medikamentojn (pridemandu al la apotekisto de Uvilio, li montros la preskribojn kiujn li plenumis por F-ino de Sankta-Verano), ŝi finfine kiu flegis la malsanulon, bandaĝis lin, priatentis lin, kaj resanigis lin.

"Kaj jen la unua el niaj du problemoj solvita, kune kun la dramo prezentita. Arseno Lupeno trovis apud li, en la kastelo mem, la helpon kiu al li