Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li dolore travivis la ŝokon. Unu sola ideo subtenis lin : foriri, iri tien, vidi per si mem kion okazis kaj repreni la ofensivon. Li sendis telegramon al Ĉerburgo. Ĉirkaŭ la oka, li alvenis al la stacidomo Sankta Lazaro. Kelkajn minutojn poste, la eksprestrajno forkondukis lin.

Estis nur unu horo poste, malfaldante maŝine vesperan gazeton aĉetitan sur la kajo, ke li ekkonis la faman leteron pere de kiu Lupeno respondis al lia matena artikolo.

"Sinjoro, direktoro,

"Mi ne pretendas ke mia modesta personeco kiu, certe ja en la plej heroaj momentoj, estus pasinta tute nerimarkita, prenas kelkan reliefon en nia epoko de inerteco kaj de mezboneco. Sed ekzistas limo kiun la entrudiĝa scivolo de la homamaso ne povas transpasi sub minaco de malhonesta maldiskreteco. Se oni ne plu respektas la muron de privata vivo, kio estos la protekto de la civitanoj ?

"Ĉu ni invokos la superan bonon de la vero ? Vana preteksto koncerne min, ĉar la vero estas konata kaj ke mi faras