cetere, ke rifuzo iliaflanke povus havi, por ili, la plej seriozajn konsekvencojn.
"Ankoraŭ unu vorto pri Sinjoro Harlington. Sub tiu ĉi nomo kaŝiĝas bonega bravulo, sekretario de la usona miliardulo Kulej, kaj komisiita de li elpreni en Eŭropo ĉiujn antikvajn artaĵojn kiujn eblas malkovri. La malbonsorto volis ke li hazarde renkontis mian amikon, Stefano de Vodrekso, alinome Arseno Lupeno, alinome mi. Li tiel eksciis, tio kio aliparte estis malvera, ke iu S-ro de Jevro volis forvendi kvar Rubens-aĵojn, kondiĉe ke ili estos anstataŭitaj per kopioj kaj ke oni ne scias la negocon al kiu li konsentis. Mia amiko Vodrekso opiniis sin kapabla decidi S-ro de Jevro vendi la Kapelon-Dio. La traktadoj daŭrigis kun plej tutbona lojaleco koncerne mian amikon Vodrekson, kun ĉarma simplanimeco koncerne sinjoron Harlington, ĝis la tago kiam la Rubens-aĵoj kaj la skulptitaj ŝtonoj de la Kapelo-Dio estis en sekura loko... kaj sinjoro Harlington en malliberejo. Do restas nur liberigi la malbonsortan usonanon, ĉar li kontentiĝis per la senmerita rolo de trompito, korupti la miliardulon Kulej ĉar, pro timo de eblaj problemoj, li ne malpermesis la areston de sia